Ĉina kaj perua Ministerioj pri Eksterlandaj Aferoj okazigis 10an politikan konsiliĝon

(GMT+08:00) 2018-08-29 14:06:23     Redaktoro:Shanshan

Marde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj perua ministro pri eksterlandaj aferoj Néstor Popolizio kunprezidis la 10an politikan interkonsiliĝon de la dulandaj Ministerioj pri Eksterlandaj Aferoj.

Wang emfazis, ke Peruo estas la unua lando de Latin-Ameriko, kiu subskribis serion da liberkomercaj interkonsentoj kun Ĉinio, kaj aktive subtenas komunan konstruon de la Zono kaj Vojo. Frontante al la nuna necerta internacia situacio, la du flankoj devas plifortigi strategian kunordigon, kune rekomendi multflankecon, kune garantii la internacian sistemon kun UN kiel la kerno.

Popolizio diris, ke Peruo ne konsentis pri la opinio, kiu rigardas la iniciaton Zono kaj Vojo kiel geostrategion. Peruo kredas, ke la iniciato akcelos konunan disvolviĝon de ĉiuj partoprenantoj, kaj volas praktiki multflankecon kune kun Ĉinio por antaŭenigi liberkomercon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin