Novaĵoj (Aŭgusto 29)

(GMT+08:00) 2018-08-29 16:54:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto instigas junulojn kontribui al konstrudo de komunumo kun komuna estonteco; ĉina kaj perua ministroj pri eksterlandaj aferoj kunprezidis politikan konsiliĝon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis, ke junularo estas la estonteco de nacio. Li instigis junulojn fari siajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Xi faris la rimarkojn en sia respondo al letero de junuloj, ĉeestantaj la internacian junularan forumon Kreemo kaj Heredaĵo laŭ la Silka Vojo. Xi diris, ke danke al la komuna klopodo de diversaj flankoj en la pasintaj kvin jaroj de post lia propono pri la iniciato Zono kaj Vojo, la ideo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo estis turnita en efektivajn agojn, kaj estis akiritaj fruktodonaj rezultoj, kiuj devas esti atribuitaj al la aktiva reago kaj fervora partopreno de junuloj en diversaj landoj.

Xi akcentis, ke la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo aldonis novan movforton al la ĉina-afrika kunlaboro, kaj ke septembre en Ĉinio okazos la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj li diskutos kun gvidantoj de afrikaj landoj pri amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la afrikaj landoj en la nova situacio.

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong ĉeestis la malferman ceremonion de la altnivela konferenco 2018 pri intelekta proprieto por landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo marde en Pekino kaj legis gratulan leteron senditan de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Dum parolado en la malferma ceremonio, Wang alvokis pli vastan, striktan kaj pragmatan kunlaboron pri protekto de rajto de intelekta proprieto inter la landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo por akceli novigeman disvolvadon.

Li diris, ke la landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo bezonas optimumigi siajn leĝojn kaj reguligojn pri intelekta proprieto, plibonigi la recenzojn pri intelekta proprieto kaj kune krei malferman, travideblan kaj justan medion por pli efika protekto de la rajto pri intelekta proprieto.

Wang ankaŭ rekomendis la establon de regula kunlabora mekanismo por malfermi novan situacion por kunlaboro pri protekto de intelekta proprieto kaj pli grandaj kontribuoj al la novigema disvolvado kaj ekonomia prospero de la landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Marde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj perua ministro pri eksterlandaj aferoj Néstor Popolizio kunprezidis la 10an politikan konsiliĝon de la dulandaj Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj.

Wang emfazis, ke Peruo estas la unua lando de Latin-Ameriko, kiu subskribis serion da liberkomercaj interkonsentoj kun Ĉinio, kaj aktive subtenas komunan konstruon de la Zono kaj Vojo. Frontante al la nuna necerta internacia situacio, la du flankoj devas plifortigi strategian kunordigon, kune rekomendi multflankecon, kune garantii la internacian sistemon kun UN kiel la kerno.

Popolizio diris, ke Peruo ne konsentis pri la opinio, kiu rigardas la iniciaton Zono kaj Vojo kiel geostrategion. Peruo kredas, ke la iniciato akcelos komunan disvolviĝon de ĉiuj partoprenantoj, kaj volas praktiki multflankecon kune kun Ĉinio por antaŭenigi liberkomercon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun eburborda ministro pri eksterlandaj aferoj Marcel Amon-Tanoh marde en Pekino.

Wang diris, ke Ĉinio bonvenigas eburbordan prezidenton Alassane Ouattara fari ŝtatan viziton dum la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Wang diris, ke Ĉinio volas preni la ŝancon por subskribi Memorandon de Kompreno kun Eburbordo pri la iniciato Zono kaj Vojo por amplekse plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro.

Marcel Amon-Tanoh alte taksis la rilaton inter Eburbordo kaj Ĉinio, dirante, ke ĝi estas modelo de afrika-ĉinaj kooperaj rilatoj. Li ankaŭ esprimis volon profundigi kunlaboron kun Ĉinio sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj kontribui al konstruado de ĉina-afrika komunumo de komuna estonteco.

La aldonaj tarifoj planitaj de la oficejo de la usona komerca reprezentanto sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj vekis grandan atenton. Specialistoj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj diris, ke la ago estas politika orientiĝo malobeanta la leĝojn de ekonomio kaj merkato kaj ankaŭ politikiga kaj nedaŭripova rimedo, kiu damaĝos unue la interesojn de usonaj konsumantoj.

Wu Baiyi, estro de la Instituto pri Usonaj Studoj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris lunde en kunveno de gazetara interŝanĝo, ke la konduto de la usona registaro damaĝas unue la interesojn de usonaj konsumantoj. La planitaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj ampleksas la grandegan plimulton de la ĉina-usona komerca komunikado kaj tuŝas sennombrajn familiojn, ĉar tio pliigos la elspezojn de usonaj familioj kaj severigos inflacion.

Zhao Jin, esploristo el la Instituto pri Financa Strategio de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke Usono estos la plej granda malgajninto de la komerca milito, kiun provokis ĝi mem. Zhao diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj Usono fine estos la plej granda malgajninto de la komerca milito, ĉar komerca konflikto estas nedaŭripova. Ĉinio estas la liveranto, dum Usono estas la postulanto. Se ĉinaj produktoj estus restriktitaj en Usono, Ĉinio povus vendi siajn produktojn al aliaj landoj kaj eĉ stoki ilin portempe. Sed Usono estas la postulanto, kaj se ĝi ne povus trovi alian liveranton por anstataŭi Ĉinion, la sekvoj alportos negativan influon ne nur al usonaj ordinaraj konsumantoj, sed ankaŭ al la industrio.

Pasaĝeraviadilo de Boeing 747 ekflugis de la Kantona Baiyun-a Internacia Flughaveno je la 18a horo kaj 10 minutoj marde, kio markis oficialan malfermon de la rekta aviadlinio Kantono-Lahora.

Tio estas la unua linio malfermita de la Ĉina Civil-Aviada Administracio por rekta flugo al Pakistano. La rekta linio funkcias kiel aerponto inter Ĉinio kaj Pakistano kaj akcelos regionan interligon inter landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Usona sekretario pri defendo James Mattis diris marde, ke Usono havas neniun planon pri portempa haltigo de pliaj militaj ekzercadoj kun Sud-Koreio.

Mattis diris en gazetara konferenco, ke ili prenis la paŝon haltigi kelkajn el la plej grandaj ekzercadoj kiel bonvolan rimedon antaŭ la singapura pintkunveno, kaj nun ili havas neniun planon pri haltigo de pliaj ekzercadoj. Li aldonis, ke neniu decido estis farita pri gravaj ekzercadoj por la venonta jaro. Vaŝingtono ankoraŭ ne decidis ĉu haltigi plu gravajn militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio por la venonta jaro.

La Pentagono diris la 22an de junio, ke ĝi haltigis du militekzercajn programojn kun Sud-Koreio sen fiksa tempolimo por subteni la interkonsentojn inter usona prezidento Donald Trump kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin