Wang Yi renkontiĝis kun Takeo Akiba

(GMT+08:00) 2018-08-30 15:39:46     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Zhongnanhai, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vizitanta japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba.

Wang diris, ke ĉi-maje ĉina ĉefministro Li Keqiang sukcese vizitis Japanion kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio revenis al la normala vojo. La du flankoj devas alte ŝati la tendencon de pliboniĝo de la rilatoj post multaj malfaciloj. Tiu ĉi jaro markas la 40-an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. La du flankoj devas persisti en la kvar politikaj dokumentoj kaj kvar principaj konsentoj kaj konservi politikan bazon de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas fari pragmatan kunlaboron kun Japanio en novigo, triaflanka merkato kaj aliaj kampoj, kaj akceli konstruadon de orientazia ekonomia komunumo kaj regionan integriĝon.

Akiba diris, ke Japanio tre ĝojas, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio revenis al la normala vojo. Japanio volas klopodi kune kun Ĉinio por progresigi la duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin