Novaĵoj (Aŭgusto 30)

(GMT+08:00) 2018-08-30 16:44:15     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Eburbordo konsentis altigi duflankajn rilatojn al nova nivelo; la 15-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉi-jare servos al konstrudo de la Zono kaj Vojo per novigemo kaj praktikemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun vizitanta eburborda prezidento Alassane Ouattara ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino. La du ŝtatestroj konsentis puŝi la ĉina-eburbordajn rilatojn al pli alta nivelo kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Xi bonvenigis Ouattara ĉeesti la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj fari ŝtatan viziton al Ĉinio. Xi diris, ke en la pasintaj 35 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la duflanka kunlaboro senĉese vastiĝis kaj estis fruktodona en diversaj kampoj. Ĉinio aprezas la persiston de Eburbordo en la politiko de unu Ĉinio, firme apogas la klopodojn de Eburbordo por konservado de suvereneco, sekureco kaj disvolvaj rajtoj kaj interesoj, kaj subtenas la eburbordan elekton de disvolva vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj. Li diris, ke la du flankoj devas pli firme subteni unu la alian rilate al demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li rimarkigis, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas grava helico de ĉina-eburbordaj rilatoj, kaj ke la du flankoj devas preni la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel oportunon por integri disvolvajn strategiojn kaj akceli altkvalitan kaj daŭripovan komunan disvolvadon.

Ouattara diris, ke lia lando plene subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, proponitan de prezidanto Xi, kaj volas aktive partopreni en ĝi kaj puŝi la membrojn de la Okcident-Afrika Ekonomia kaj Mona Unio aliĝi al ĝi. Li aldonis, ke Eburbordo alte taksas la rolon de Ĉinio en multflankaj aferoj por protekto de la rajtoj kaj interesoj de evoluantaj landoj kaj dankas Ĉinion por ĝia longtempa subteno al afrikaj landoj kaj aktiva partopreno en la packonserva agado de UN en Afriko.

La 15a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj okazos de la 12a ĝis la 15a de septembro en la ĉina urbo Nanning. Wang Lei, ĉefo de la sekretariejo de la ekspozicio diris merkrede dum intervjuo kun raportistoj, ke diversaj preparoj por la ekspozicio iras glate kaj orde, kaj la ekspozicio montros siajn karakterizaĵojn de alta nivelo, novigemo, vastigo kaj altigo.

Wang diris, ke gvidantoj de Ĉinio kaj sudorient-aziaj landoj ĉeestos la ekspozicion. Kamboĝa ĉefministro Hun Sen gvidos delegacion al la ekspozicio por la 11a fojo. Ministroj el Ĉinio kaj sudorient-aziaj landoj kaj estroj de la monde plej grandaj 500 entreprenoj ĉeestos aranĝojn de la ekspozicio. Kadre de la ekspozicio okazos 35 altnivelaj forumoj, kaj du forumoj pri urĝa savado kaj oceano estos nove aldonitaj.

Wang diris ankaŭ, ke Tanzanio, afrika lando laŭ la mara silkvojo, estas inivitita unuafoje kiel partnero. Tio estas nova trarompo de la ekspozicio en servo al la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu anoncis al rusaj raportistoj marde dum sia inspekto en la centra milita regiono, ke Rusio okazigos la militan ekzercadon "Oriento-2018" en Siberio kaj la malproksim-orienta regiono de la lando.

La milita ekzercado estas la plej grandskala de post la "Okcidento-1981" dum la periodo de Sovetunio. Pli ol 300 000 personoj, 36 000 veturiloj kaj pli ol 1 000 diversaj aviadiloj partoprenos en la ekzercado. La trupoj venos de la centra milita regiono, la orienta milita regiono, la pacifika floto, la norda floto kaj la paraŝuta armeo.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, Heather Nauert, diris merkrede, ke la Korea Duoninsulo devas unue realigi sennukleigon antaŭ publikigo de deklaracio pri fino de la milito.

Iu raportisto demandis, ĉu serio da interkonsentoj atingitaj dum la singapura renkontiĝo de gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) inkluzivas publikigon de deklaracio pri fino de la milito. Nauert respondis, ke ŝi ne scias pri tio, tamen la usona flanko opinias, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo devas esti pli frua ol aliaj ĉeneroj, inkluzive de la publikigo de deklaracio pri fino de la milito, kaj tio ĉiam estas parto de la usona politiko al la KDPR.

Rodong Sinmun, la ŝtata komunikilo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), merkrede publikigis subskribitan komenton, dirante, ke la Deklaracio de Panmunjom inter la KDPR kaj Sud-Koreio estas la plej reala kaj racia komuna programo de la nacio. La artikolo vokis al ĉiuj rilataj partioj akceli efektivigon de la deklaracio. Ĝi ankaŭ kritikis konservativajn fortojn de Sud-Koreio kaj Usonon pri starigo de obstakloj al efektivigo de la deklaracio.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, diris merkrede, ke kun ŝanĝiĝo de la konflikta situacio, ili havas malsaman komprenon, kio estas efika procezo de mediacio. Novigema pensado pri mediacio ne plu estas elekto, sed estas neceso. Li diris, ke milito fariĝas pli kaj pli kompleksa, kaj ankaŭ tiel la mediacio. Novigema pensado pri mediacio en solvado de konfliktoj estas neceso.

Guterres faris la rimarkojn en debato de la Sekureca Konsilkio pri la Konservado pri Internaciaj Paco kaj Sekureco: Mediacio kaj la Paca Solvado de Konfliktoj. Li diris, ke internaj konfliktoj en iuj landoj aperas kiel regionaj aŭ translandaj konfliktoj. Multaj konfliktoj daŭris kelkajn eĉ kelkdekajn jarojn, kaj iuj tiel nomataj ampleksaj pacinterkonsentoj fariĝas pli kaj pli nekapteblaj kaj mallongedaŭraj. Li urĝis la internacian komunumon pli efike uzi rimedojn de mediacio kaj reasertis la gravecon de preventa diplomatio.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas merkrede refoje vokis okazigi internacian konferencon pri la paco inter Palestino kaj Israelo kaj establi internacian multflankan mekanismon por trakti palestina-israelan konflikton.

Abbas faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Bakir Izetbegović, deĵoranta prezidanto de la estraro de Bosnio-Hercegovino en la cisjordania urbo Ramallah. Abbas diris poste en komuna gazetara konferenco, ke usonaj decidoj koncernaj al la demendoj de Jerusalemo kaj palestinaj rifuĝintoj kaŭzis detruan influon al la palestina-israela pacprocezo, kaj ke Usono jam fariĝas partia mediacianto.

Abbas diris ankaŭ, ke la palestina flanko ripetas sian februaran alvokon en la Sekureca Konsilio de UN, petante okazigi internacian konferencon pri la paco inter Palestino kaj Israelo kaj establi internacian multflankan mekanismon por efektivigi la du-ŝtatan solvon, realigi la liberecon kaj sendependecon de la palestina popolo kaj fondi la palestinan ŝtaton surbaze de la landlimoj de 1967 kaj kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin