Novaĵoj (Aŭgusto 31)

(GMT+08:00) 2018-08-31 17:26:36     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Sieraleono promesis plibonigi duflankajn rilatojn; Trump minacas retiri Usonon el la Monda Organizo pri Komerco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sieraleona prezidento Julius Maada Bio ĵaŭde en Pekino, kaj la du ŝtatestroj konsentis plibonigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj.

Bio estas en Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la baldaŭa Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke en la pasintaj 47 jaroj de post la establo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Sieraleono ĉiam estis bonaj amikoj, kiuj staris kune kaj dividis feliĉon kaj malfeliĉon. Xi memoris, ke la batalo de la du landoj kontraŭ la senprecedenca epidemio Ebola estis konata tra la internacia komunumo, kaj Sieraleono estis unu el la landoj, kiuj subtenis la Ĉinan Popolan Respublikon en la restarigo de ĝia laŭleĝa sido en UN. Ĉinio alte aprezas la longtempan persiston de Bio en la politiko de unu Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio neniam forgesos malnovajn amikojn, kaj ke disvolvi solidarecon kaj kunlaboron kun afrikaj landoj ĉiam estas grava bazo de la eksterlanda politiko de Ĉinio, kaj ĉi tiu principo ne ŝanĝiĝos pro la propra disvolviĝo de Ĉinio kaj ĝia kreskanta internacia statuso. Li esprimis sian volon akceli reciprokajn altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi komunikadon pri registara sperto kaj grandigi kunlaboron en la kampoj de infrastrukturo, agrikulturo kaj fiŝkaptado, sanzorgo, edukado kaj konstruado de sekureca kapablo.

Bio diris, ke la rilatoj de Sieraleono kun Ĉinio eltenis provon de la tempo kaj havas solidan bazon. Li diris, ke Ĉinio liveris al Sieraleono valorajn helpojn en la ekonomia kaj socia disvolvado, kaj emfazis, ke la sieraleona popolo neniam forgesos la fakton, ke Ĉinio la unua donis helpon dum ĝia plej malfacila tempo en la batalo kontraŭ Ebola.

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino, prezidanto Xi renkontiĝis kun vizitanta somalia prezidento Mohamed Abdullahi Mohamed. Xi diris, ke Ĉinio gratulas Somalion pro la nova progreso en la paca rekonstruado, subtenos plu same kiel antaŭe la somalian registaron en antaŭenigo de la politika procezo, akcelo de socia repacigo kaj altigo de la kapablo de regado kaj apogas ĝiajn klopodojn por konservado de suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco. Li aldonis, ke la du flankoj devas plifortigi kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la Forumo de Ĉina-Araba Kunlaboro.

Mohamed diris, ke la somalia registaro kaj la somalia popolo respektas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon, dankas Ĉinion por la longtempa valora helpo, admiras la grandan atingon de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo kaj volas lerni la sperton de Ĉinio en disvolvado.

La Ponto de Ĉina-Maldiva Amikeco, la unua transmara ponto en Maldivoj, estis malfermita por trafiko ĵaŭde vespere.

Maldiva prezidento Abdulla Yameen kaj reprezentanto de la ĉina registaro kaj estro de la Nacia Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro, Wang Xiaotao, ĉeestis la malferman ceremonion de la ponto.

Maldiva prezidento Yameen diris en la ceremonio, ke la ponto estas enkorpigo de la longaj rilatoj inter Maldivoj kaj Ĉinio.

Wang diris, ke la ĉina registaro ĉiam volas esti partnero de Maldivoj kaj la ponto pruvis, ke ĉio estas realigebla per vera partnereco. Ĉinio kaj Maldivoj ĉiam estas veraj amikoj, kiuj traktas unu la alian egale kaj serĉas reciprokprofitan kunlaboron.

Ĵaŭde dum sia intervjuo kun la novaĵ-agentejo Bloomberg, usona prezidento Donald Trump refoje kritikis la Mondan Organizon pri Komerco, kaj minacis, ke Usono eble sin retiros el tiu ĉi tutmonda multflanka komerca institucio.

Antaŭe Trump jam kelkfoje kritikis la organizon pri ĝia maljustaĵo kontraŭ Usono. Usona sekretario pri komerco Wilbur Ross diris en la komenco de julio, ke la usona flanko opinias, ke la Monda Organizo pri Komerco bezonas reformojn, tamen estas ankoraŭ frue por paroli pri retiro de Usono el la organizo. La usona flanko asertis, ke la organizo bezonas reformojn, kaj ĝi atendas rezultojn de ĝiaj reformoj.

Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke retiro de Usono el la Monda Organizo pri Komerco bezonas komunan rezolucion de la Kongreso. La Ĉambro de Reprezentantoj voĉdonis pri la komuna rezolucio en 2000 kaj 2005, tamen ĝi ne estis adoptita.

Ĵaŭde en Ĝenevo, speciala sendito de UN por Sirio, Staffan de Mistura, urĝis ĉiujn rilatajn partiojn preni rimedojn por eviti eskladon de milita operaco en la siria provinco Idlib, kaj malfermi humanitarajn koridorojn por sekura evakuo de lokaj civiluloj el la regiono.

De Mistura diris en gazetara konferenco, ke UN konfirmis, ke en la regiono Idlib estas proksimume 10 000 membroj de terorismaj grupoj kaj iliaj familianoj, kaj la nombro de civiluloj kalkuliĝas al 2,9 milionoj, kaj 2,1 milionoj el ili urĝe bezonas humanitaran helpon. Li diris, ke multaj opiniis, ke la siria konflikto baldaŭ finiĝos post la sepjara daŭro, tamen se refoje okazos grandskala milita operaco kun morto de granda nombro da civiluloj, estos tragika satiro.

La sudkorea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke la sennukleigo de la Korea Duoninsulo estos en la ŝlosila dialoga tagordo de la venonta interkorea pintkunveno.

Kim Eui-keum, proparolanto de sudkorea prezidento Moon Jae-in, diris en gazetara konferenco, ke la sennukleigo estis la plej grava demando en la pasintaj pintkunvenoj inter la gvidantoj de Sud-Koreio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono.

Prezidento Moon dufoje renkontiĝis kun la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un en aprilo kaj majo respektive, antaŭ ol Kim renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump por la pintkunveno junie en Singapuro. Moon kaj Kim konsentis okazigi sian trian pintkunvenon en Pjongjango antaŭ la fino de septembro.

Konfidenca raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) ĵaŭde diris, ke Teherano restas ene de la nuklea interkonsento kaj kunlaboras kun la nuklea institucio de UN por plenumi la historian interkonsenton.

La raporto diris, ke neniu signo montras, ke Irano rompis la interkonsenton. Irano plenumas la interkonsenton en uraniriĉigo, esploro, ekspluato kaj tiel plu. Ĝi diris, ke en la 16a de januaro 2016, la tago de efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, la agentejo kontrolis kaj konfirmis la iranan efektivigon de ĝiaj nuklerilataj promesoj en la manieroj difinitaj en la la Komuna Ampleksa Agadplano.

La Internacia Atom-Energia Agentejo, kies stabejo troviĝas en Vieno, respondecas pri kontrolado de la efektivigo de la irana nuklea interkonsento subskribita en julio 2015.

Laŭ la irana nuklea interkonsento, Teherano devas multe redukti sian nuklean planon, kaj aliflanke, la rilataj sankcioj devas esti nuligitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin