Ĉarmuletoj en Baotalu-Elementa Lernejo

(GMT+08:00) 2018-08-31 21:06:52     Redaktoro:Shanshan


Saluton, karaj amikoj. Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Hodiaŭ estas la 15a de decembro, la nakiĝtago de Doktoro Zamenhof, kreinto de nia kara lingvo Esperanto. Okaze de la festo, mi prezentos al vi ĉarmajn junajn esperantistojn el Baotalu-Elementa Lernejo de Zhenjiang, urbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. Jen ili legas Esperanto-poemojn.

(sono1)

UEA nomumis 2017 la jaro de Zamenhof. Ĉi-jare la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia okazigis kelkajn aktivadojn pri legado en Esperanto en kelkaj ĉinaj urboj. La geknaboj de la Baotalu-Elementa Lernejo ja legis Esperanto-poemojn en la aktivado. Ilia elstara prezentado ricevis aplaŭdojn de alilandaj esperantistoj. Jen estas Olga Shiliaeva el Rusio.

(sono 2)

la instruistino Neĝeta

Do kiu estas ilia instruisto? Kial li aŭ ŝi volas instrui la geknabojn Esperanton?

(sono 3)

Paulo el Slovakio tre admiras kaj la geknabojn kaj la instruistinon. Li diris,

(sono 4)

Karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭan programeron. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin