Novaĵoj  (Septembro 03)

(GMT+08:00) 2018-09-03 17:40:55     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 3a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Malfermiĝis la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro; Ĉinio kaj Maŭricio finis intertraktadon pri liberkomerca interkonsento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo malfermiĝis la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en la inaŭguro. La inaŭguron ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj de 53 afrikaj landoj, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Afrika Komisiono Moussa Faki Mahamat kaj observantoj de 27 internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Sub la temo "Ĉinio kaj Afriko: Cele al Pli Forta Komunumo kun Komuna Estonteco en Kungajna Kunlaboro" la ĉeestantoj planos privilegiajn kampojn kaj gravajn direktojn de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la estontaj 3 jaroj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio subtenas la afrikajn landojn en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo por dividi la kungajnajn rezultojn.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado titolita "marŝi kune al prospero" en la Altnivela Dialogo inter Gvidantoj de Ĉinio kaj Afrikaj Landoj kaj Komercaj Reprezentantoj, ankaŭ la Sesa Konferenco de Ĉinaj kaj Afrikaj Entreprenistoj. Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi ampleksan kunlaboron kun la afrikaj landoj por konstrui la vojon de altkvalita disvolviĝo, kiu estas taŭga al naciaj kondiĉoj, inkluziva kaj profita por ĉiuj.

La ĉina prezidanto diris, ke realigi komunan prosperon por la popoloj de ĉiuj nacioj, inkluzive de la afrika popolo, estas grava parto de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Afriko estas plilongigo de la disvolviĝo de la Zono kaj Vojo historie kaj nature kaj grava partoprenanto de la iniciato. Ĉinio ne aldonas politikajn kondiĉojn al sia investado en Afriko sub la iniciato Zono kaj Vojo, nek intervenas en internajn aferojn de afrikaj landoj aŭ trudas siajn postulojn al aliaj. Li akcentis, ke la ĉina-afrika kunlaboro sub la iniciato celas nesufiĉan infrastrukturon kaj aliajn gravajn limigojn al la disvolviĝo de Afriko, kun fondusoj uzataj tie, kie ili estas plej bezonataj.

Dimanĉe en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres.

Xi diris, ke la UN estas flago de multflankismo. Nun la mondo pli bezonas multflankismon ol iam ajn antaŭe kaj pli bezonas fortan UN. Ĉinio ĉiam firme apogas multflankismon kaj ĉiam subtenas protekton de la aŭtoritateco kaj rolo de la UN. Ni atendas, ke la UN persistos en justeco kaj ludos gvidan rolon en protekto de monda paco, akcelo de komuna disvolviĝo kaj precipe solvado de tutmondaj defioj. Li aldonis, ke ne ŝanĝiĝos la decido de Ĉinio en ampleksa profundigo de reformo, kaj Ĉinio volas gvidi per afektivaj agoj ĉiujn flankojn liberigi kaj faciligi komercon kaj konstrui malferman mondan ekonomion.

Guterres diris, ke nun multflankismo vizaĝas al serioza defio, kaj estas laŭdinda Ĉinio pro persista subteno al multflankismo, aktiva protekto de multflanka ordo kaj akcelo de tutmonda regado. La disvolviĝo de Ĉinio estas ege grava por la paco kaj disvolviĝo de la mondo. La UN volas fortigi dialogon kaj kunlaboron kun Ĉinio, sin dediĉi al konstruado de multflanka mondo kaj instigi ĉiujn landojn partopreni en la konstruado kaj kunlaboro de la Zono kaj Vojo.

Afrikaj mediatoj alte atentas la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu malfermiĝis lunde en Pekino.

Egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi sabate atingis Pekinon por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la pintkunveno.

La egipta ĵurnalo Al-Ahram dimanĉe publikigis raporton en la unua paĝo, emfazante, ke rezultoj akiritaj en kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio en energio, tekniko kaj kontraŭterorisma batalo servos plu al la kadro de ĉina-afrika kunlaboro. La semajna revuo Sepa Tago opinias, ke Ĉinio kaj Egiptio akordiĝis pri multaj temoj koncernaj al regionaj kaj internaciaj demandoj, kio utilas profundigi strategian kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.

La sud-afrika komunikilo Sendependa Novaĵo raportis la intertraktadon inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj dokumentojn subskribitajn de la du flankoj pri produktivo, klimatŝanĝiĝo kaj akva resurso. Ĝi diris ankaŭ, ke tiuj interkonsentoj aldonos novan movforton al la duflankaj rilatoj.

Lunde en Pekino okazis kunsido memorfestanta la 73an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kaj la Monda Antifaŝisma Milito. Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ Huang Kunming ĉeestis la kunsidon.

La venko de la ĉina popola milito de rezisto kontraŭ japana agresado estis la unua plena venko akirita de Ĉinio en la rezisto kontraŭ invado de eksteraj malamikoj ekde la moderna epoko. Tiu ĉi granda venko malfermis la brilan perspektivon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj komencis la novan vojaĝon de la antikva lando al nirvano kaj renaskiĝo.

Raportisto informiĝis el la ĉina Ministerio de Komerco, ke Ĉinio kaj Maŭricio dimanĉe finis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento, kiu estos la unua liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj afrika lando. La du flankoj sin preparos por subskribo de la interkonsento.

Ĉina vicministro pri komerco Gao Yan kaj maŭricia ministro pri eksterlandaj aferoj, regiona integreco kaj internacia komerco Seetanah Lutchmeenaraidoo dimanĉe subskribis memorandon de kompreno pri la fino de la intertraktado inter Ĉinio kaj Maŭricio, kio markis la oficialan finon de la intertraktado.

En decembro de 2017, la du flankoj komencis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento, la unua tiuspeca inter Ĉinio kaj afrika lando. Post longtempa interkonsiliĝo, la du flankoj akordiĝis pri ĉiuj enhavoj de la liberkomerca interkonsento ĵaŭde en Pekino. La intertraktado atingis la ampleksan, altnivelan kaj reciprokprofitan celon. La amplekso tuŝas varkomercon, servokomercon, investadon, ekonomian kunlaboron kaj aliajn kampojn.

La 18a Azia Sportkonkurso sukcese fermiĝis dimanĉe en Ĝakarto. Ĉinio, la azia sporta potenco, denove dominis la medalan tabulon de tiu ĉi multsporta konkurso.

Ĉinio okupis la unuan lokon per 132 oraj, 92 arĝentaj kaj 65 bronzaj medaloj. Ĝi dominis la medalan tabulon en sinsekvaj dek Aziaj Sportkonkursoj. Japanio, Sud-Koreio kaj la gastiganto-lando Indonezio okupis la duan, trian kaj kvaran lokojn respketive.

La ĉina urbo Hangzhou, kiu gastigos la Azian Sportkonkurson 2022, transprenis la flagon de la sportkonkurso kaj dediĉis 8-minutan prezentadon al la ĉeestantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin