Perfektigi resanigan kuracadon por ĉiuj malsanuloj

(GMT+08:00) 2018-09-03 08:23:56     Redaktoro:Xiong

"Dum kvar aŭ kvin monatoj mi restas en la resaniga hospitalo. Kiam mi eniris, mi estis portata en brankardo. Post kelkaj periodoj de kuracado mi povas ne nur sidiĝi, sed ankaŭ stariĝi. Kaj nun, sub la zorgema kuracado de resanigistoj, mi povas iri sen ies helpo!"

Chang Tangxi, paciento difektiĝinta je spina medolo, estas ekzemplo. Li estas unu miniaturo el la sennombraj ĉinaj kripluloj akceptantaj kuracadon en konvalesko. Resaniga kuracado povas senigi malsanecan staton, altigi la vivokvaliton de paciento. En Ĉinio resaniga kuracado estas multege bezonata de kripluloj, akcident-malsanuloj, maljunuloj, kaj pacientoj de kronika malsano kaj de subsaneco. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam, precipe depost la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, atribuas gravecon al la afero de handikapuloj, kaj en 2017 la ĉina registaro eldonis "Statistikan Raporton pri Evoluado de Ĉinaj Handikapuloj". Ĝis la fino de 2017 en Ĉinio troviĝis 8 334 institucioj de konvalesko, kaj koncernaj fakuloj kaj specialistoj nombriĝis je 165 mil homoj.

La Centro de Konvalesko "Sunradio", kiu situas en la distrikto Songjiang, estas la unua publika hospitalo de konvalesko en Ŝanhajo. Ĝi liveras resanigan kuracadon al tiuj, kiuj havas misfunkciojn kaŭzitajn de diversspecaj vundoj kaj malsanoj, kaj korpan ekzamenon de la kripluloj en la tuta urbo, kaj disvolvas trejnadon por profesiuloj laborantaj super kripluloj. Ĝia servado distingiĝas en la tuta lando.

En 2017 en Ĉinio estis 8, 55 milionoj da kriplaj infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj ricevis la servadon de konvalesko. La Centro de Konvalesko "Sunradio" karakterizas sin per resanigo de infanoj, ĝi helpas al misfunkciantaj infanoj altigi la kapablecon je movado, lingvo, kognado kaj ĉiutaga vivo, celante, ke ili povu agi same kiel la samaĝuloj.

Resaniga kuracado, kiel nova afero leviĝanta en Ĉinio, nun estas liveranta servon kaj oportunecon al pli kaj pli multaj kriplaj malsanuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin