Afrikaj komercistoj kaj ĉina malgranda urbo Yiwu

(GMT+08:00) 2018-09-04 11:40:26     Redaktoro:Selena

En la lastaj jaroj, ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko plimultiĝis, kaj pli kaj pli multaj afrikanoj venis al Kantono, Ŝanhajo kaj Yiwu por realigi siajn revojn. Samtempe ankaŭ nemalmultaj ĉinaj komercistoj venis al Afriko por serĉi komercajn oportunojn.

En decembro de 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping faris la duan viziton al Afriko. Dum ekspozicio de ĉinaj kaj afrikaj ekipaĵ-manufakturoj en la sud-afrika urbo Johanesburgo, ĉinaj bonkvalitaj ekipaĵoj estis unuafoje kolektive prezentitaj en Afriko. En tiu tago, Xi Jinping ĉeestis kunvenon de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj. Parolante pri la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, li diris: Hodiaŭa Afriko estas plena de vigleco kaj energio, kaj la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj atingas senprecedence altan nivelon. Multaj ĉinaj entreprenistoj faras investon kaj negocon en Afriko, kaj pli kaj pli multaj afrikaj amikoj venas al Ĉinio por fari komercadon. En Zhejiang-provinco, kie mi laboris, troviĝas iu malgranda urbo Yiwu, kiu estas ankaŭ nomata kiel "urbo de malgrandaj varoj", kaj nun miloj da afrikaj komercistoj fiksloĝas tie por fari komercadon inter Ĉinio kaj Afriko.

Xi aldonis, ke Ĉinio volas dividi sian sperton pri disvolvado kun afrikaj landoj kaj liveri subtenon de kapitalo, tekniko kaj talentuloj al Afriko por ĝia industria procezo. Ĉinio bonvenigas afrikajn landojn veturi per rapida trajno de la ĉina disvolvado por ke pli da ĉinaj kaj afrikaj popolanoj estu favorataj.

Sub la komuna klopodo, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko akiris efektivajn rezultojn. Laŭ statistika donitaĵo, en 2017 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko kalkuliĝis al 170 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko en sinsekvaj 9 jaroj. Cetere Afriko fariĝis la tria granda transmara investa merkato de Ĉinio kaj la dua granda celloko de ĉinaj transmaraj konstrulaboroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin