Malfermiĝis Pekina Pintkunveno 2018 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-09-04 08:41:42     Redaktoro:Ĝoja

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo malfermiĝis la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Xi Jinping, ĉina prezidanto, donis tonikan paroladon. Al la pintkunveno ĉeestas gvidantoj aŭ reprezentantoj de 53 afrikaj landoj, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Afrika Komisiono Moussa Faki Mahamat kaj observantoj de 27 internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Sub la temo "Ĉinio kaj Afriko: Cele al Pli Forta Komunumo kun Komuna Estonteco en Kungajna Kunlaboro" la ĉeestantoj planos privilegiajn kampojn kaj gravajn direktojn de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la estontaj 3 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin