(sono) Sukcesis la 10-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-05 06:41:04     Redaktoro:Ĝoja

Okazis la 10-a Esperanto-kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio de la 24-a ĝis la 26-a de aŭgusto en la urbo Fengcheng de la ĉina provinco Liaoning.

Jen la raporto.


Profesorino Gong Xiaofeng (Arko) faris prelegon kun la titolo Sur la vojo de perfektigo de Esperanto-nivelo.

S-ro Li Weilun faris prelegon pri uzado de verboj.

S-ino Yu Jianchao, prez. de Pekina Esperanto-Asocio kaj prizorganto de Internacia Esperanto-Sumoo, faris prelegon kun la titolo Internacia Esperanto-Sumoo.

Filmoprezento de "Teo kaj Amo".

Nome de "Teo kaj Amo" te-amo-anoj Arko, Yu Jianchao, Nan Youli kaj Zhao Jianping donacis librojn "Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo" kaj kajerojn de "Teo kaj Amo" al asocioj de Esperanto en nordorientaj provincoj Liaoning, Heilongjiang kaj Jilin kaj en la Interna Mongolio de Ĉinio.

S-ino Luo Chunhua kantis en vespero.

S-ro Liu Minghui voĉlegis rezolucion de la kongreso.

Transdono de flago al la organizantoj de la sekva Esperanto-kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio, kiu okazos en 2019 en la urbo Tumen.

Komuna foto post fermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin