Xi Jinping kaj Peng Liyuan bonvenigis fremdlandajn gvidantojn kaj iliajn edzinojn

(GMT+08:00) 2018-09-04 12:40:33     Redaktoro:Xiong

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon por bonvenigi fremdlandajn gvidantojn kaj iliajn edzinojn, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ankaŭ aliaj ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la bankedon.

Xi diris, ke antaŭ 12 jaroj, ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj ĝoje kolektiĝis sub la sama tegmento kaj diskutis pri kunlaboro. Post 12 jaroj, ili refoje amasiĝis tie. En la pasintaj 12 jaroj, la ĉina-afrikaj rilatoj sane kaj rapide disvolviĝis; interŝanĝoj sur diversaj niveloj estis pli oftaj; kunlaboro en diversaj kampoj estis fruktodona; la granda familio de ĉina-afrika amikeco fortiĝis; kaj la sortoj de la ĉina kaj afrika popoloj estis pli strikte kunligitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin