Novaĵoj  (Septembro 05)

(GMT+08:00) 2018-09-05 16:36:27     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 4a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun raportistoj post la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro; Pakistana reganta partio gajnis prezidentan elekton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj afrikaj kunprezidantoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro marde kune renkontiĝis kun raportistoj post fermiĝo de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi estis akompanata de sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj senegalia prezidento Macky Sall, eksa kaj nuna kunprezidantoj de la forumo. Xi faris anoncon, ke la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro sukcese fermiĝis.

En la kunveno estis adoptitaj la Pekina Deklaracio pri Konstruado de Pli Strikta Ĉina-Afrika Komunumo kun Komuna Estonteco kaj la Pekina Agadplano por la jaro de 2019 ĝis 2021, kio eligis al la internacia komunumo fortan signalon de la du flankoj antaŭenmarŝantaj man-enmane.

Xi diris, ke ĉiuj membroj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro konsentis kune konstrui la ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco, kiu sin ŝarĝas per komuna respondeco, serĉas kungajnan kunlaboron, donas feliĉon al ĉiuj, ĝuas komunan kulturan prosperon, certigas komunan sekurecon kaj akcelas harmonion inter la homo kaj la naturo, kio starigos modelon por konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa, eksa kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, diris marde, ke la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro atingis grandan sukceson kaj havas historian kaj mejloŝtonan signifon en multaj kampoj.

Ramaphosa faris la rimarkojn dum intervjuo kun raportistoj post la fermiĝo de la pintkunveno. Li diris, ke la tonika parolado de prezidanto Xi Jinping estas antaŭvida. La afrika popolo kaj la ĉina popolo bezonas komunumon kun komuna estonteco, kiu baziĝas sur efektivaj rimedoj de kunlaboro kaj meritas komunan strebadon de la du flankoj. Li diris, ke la afrika-ĉinaj rilatoj jam eniris la oran epokon, vere eksterordinaran por pli profunda kunlaboro. Li akcentis, ke la duflanka kunlabora partnereco estas bazita sur reciproka profito kaj kungajno.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun Moussa Faki Mahamat, prezidanto de Komisiono de la Afrika Unio post la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu finiĝis marde.

Xi dankis Faki pro lia grava kontribuo al la sukcesa okazigo de la pintkunveno. Xi diris, ke la Afrika Unio estas la standardo de la unuiĝo kaj memfortigo de Afriko, kaj ke Ĉinio ĉiam subtenas la gvidan rolon de la Afrika Unio en la regiona integriĝo kaj ĝian konstrueman rolon en disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj kaj aferoj rilataj al la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas preni la Pekinan Pintkunvenon kiel oportunon por integri sian disvolvan strategion kun tiu de la Afrika Unio kaj profundigi pragmatan kunlaboron kun la Afrika Unio.

Faki diris, ke la ok agadoj proponitaj de prezidanto Xi en la Pekina Pintkunveno estas alte akorda kun la iniciato Zono kaj Vojo, helpos al Afriko realigi la Tagordon 2063, kaj certe akcelos la pacon kaj disvolviĝon de Afriko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun kenja prezidento Uhuru Kenyatta, kiu ĉeestis la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi interpartian kunlaboron kaj dividon de regadaj spertoj kun Kenjo, vastigi kunlaboron en la agrikulturo, infrastruktura konstruado, medicina servo kaj sano, kaj industria produktkapablo kaj plifortigi interpopolajn kaj subnaciajn interŝanĝojn, helpante al Kenjo realigi sian grandan kvar-celan tagordon. Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas Kenjon partopreni en kunlaboro de la Zono kaj Vojo, gratulas ĝin pro la aliĝo al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj subtenos Kenjon en konstruado de ekonomia zono kaj industriajn parkojn laŭ la fervojlinioj.

Kenyatta diris, ke la pintkunveno ellaboris planojn por la direkto de la forumo en la venontaj jaroj kaj akcelos la komunan prosperon de Afriko kaj Ĉinio. Li aldonis, ke Kenjo volas profundigi sian ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon kun Ĉinio, aktive partopreni en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj akceli kunligitecon.

La plej alta leĝdonanto de Ĉinio, Li Zhanshu, gvidos delegacion viziti la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) sabate kiel speciala reprezentanto de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto.

La anonco estis farita de proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ marde en Pekino. La proparolanto diris en gazetara deklaro, ke Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, ankaŭ ĉeestos aranĝojn por festado de la 70a datreveno de fondiĝo de la KDPR. La proparolanto aldonis, ke Li estis invitita de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio kaj la registaro de la KDPR.

Laŭ deklaro de la Pakistana Elekt-Komisiono, Arif Alvi, altranga gvidanto de la reganta Pakistana Partio de Justa Movado, marde estis elektita kiel la nova prezidento de la azia lando.

La Pakistana Elekt-Komisiono anoncis en sia retejo, ke la oficiala rezulto de kalkulado estos preta kaj sendita al la federacia registaro merkrede post la ricevo de la originala registro por publikigo de formala avizo. Tri kandidatoj konkuris pri la posteno de la 13a prezidento de la lando por la venonta kvinjara oficperiodo. Laŭ la unua kalkulado, Arif Alvi ricevis 353 voĉojn en ambaŭ ĉambroj de la federacia parlamento kaj kvar provincaj asembleoj.

Speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, diris marde en Ĝenevo, ke li jam invitis reprezentantojn de pluraj landoj ĉeesti intertraktadon pri formiĝo de konstitucia komitato de Sirio, kiu okazos en la mezo de septembro en Ĝenevo, por antaŭenigi la politikan procezon de la siria demando.

De Mistura diris en gazetara konferenco, ke la 10an kaj la 11an de septembro li okazigos intertraktadon kun reprezentantoj de Rusio, Turkio kaj Irano, la tri landoj gvidantaj la Astanan Intertraktadon pri Sirio, kaj poste en la 14a de septembro li kunvenos kun reprezentantoj de Usono, Britio, Francio, Germanio, Egiptio, Saud-Arabio kaj Jordanio. Fine, en la 20a de septembro, la Sekureca Konsilio de la UN okazigos kunvenon por diskuti pri la situacio en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin