Esperanto-dometo

(GMT+08:00) 2018-09-05 16:37:14     Redaktoro:祃璟琳

La Esperanto-dometo situas proksime al bela Bagong-monto en Huainan-urbo de Anhui-provinco. Ĝi estas apartamento el tri dormoĉambroj, kuirejo, duŝejo kaj salono.

Ornamaĵoj sur la muro de la dometo

Ĝia posedanto, veterana esperantisto sinjoro Yang Haichun, kun helpo de kelkaj lokaj esperantistoj ordigis kaj ornamis la dometon por ke ĝi havu Esperantan etoson.

Yang diris, ke la dometo povas akcepti esperantistojn el diversaj lokoj. Feliĉe, Huang Zhengsu kaj mi, esperantistoj el Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, fariĝis la unuaj gastoj ĉe la dometo. En la 24a de aŭgusto ni biciklis pli ol 120 kilometrojn de Hefei al Huainan.

Kiam ni atingis la cellokon, pluraj lokaj esperantistoj jam atendis nin ĉe la strato apud la dometo. Ni vespermanĝis, parolis pri la Esperanto-movado de Anhui-provinco, kaj Huang kaj mi tranoktis en la dometo.

Esperanto-renkontiĝo en la dometo

En la sekva tago, akompanate de lokaj samideanoj, Huang kaj mi vizitis la antikvan urbeton Shouxian, la lasta ĉefurbo de Chu-regno (1115 a.K.-223 a.K.). Ĝi estas en la listo de famaj historiaj urboj de Ĉinio.

Matene de la 26a de aŭgusto ni adiaŭis lokajn samideanojn en Huainan kaj bicikle revenis al Hefei. Je la oka horo vespere ni sekure atingis hejmon.

(fotita de Yang Haichun, Wang Yunfang kaj Huang Zhengsu)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin