Financa kunlaboro fariĝas brila parto de la ĉina-afrika kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-09-06 15:03:14     Redaktoro:Xiong

En decembro de la jaro 2015 en Johannesburga Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris altigi ĉina-afrikan novan strategian partnerecon al ampleksa strategia kunlabora partnereco. Li proponis plenumi "planon de dek kunlaboroj", nome de industrio, agrikulturo, bazaj instalaĵoj, financo, verda disvolvo, oportuneco de komercado kaj investado, malriĉec-mildigo, publika sano, kulturo, paco kaj sekureco. Tio malfermis novan historian ĉapitron de la rilatoj, inter Ĉinio kaj Afriko.

Sekve de stabila progreso de sistemo de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj de iniciato pri "Zono kaj Vojo", financa kunlaboro fariĝas brila parto de la ĉina-afrika kunlaboro kaj bone protektas ampleksan disvolvon de la duflankaj kunlaboroj. Nun Ĉinio jam fariĝis la unua granda lando de investado en Afriko kaj ludas nemankeblan rolon por disvolvo de la afrika ekonomio.

Humphrey P.B. Moshi, estro de la Esplora Centro pri Ĉinio en Universitato Dar es Salaam, opiniis, ke danke al Reformo kaj Malfermo, Ĉinio ŝanĝiĝis de la lando, kiu altiris al si investadon, en la landon, kiu multe investas eksterlanden. Kaj la financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko profitigas landojn el Afriko.

Humphrey P.B. Moshi diris, "Ekde 1978, Ĉinio praktikas Reformon kaj Malfermon. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio fortigis kunlaborojn kun diversaj flankoj kaj kuraĝigis komercadon kaj investadon. Tio profitigis afrikajn landojn, interalie Tanzanion. Pro sia progreso Ĉinio ĝi fariĝis la lando, kiu faras investadon en alilandoj kaj havas kapablon liveri kapitalon kaj pruntojn por la disvolvo de Afriko."

Ding Zhijie, vicestro de Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomio, opiniis, ke la financa kunlaboro estas grava por la du flankoj kaj estas grava rimedo por realigi ekonomian interkompletigon. Estas vasta la estonteca perspektivo de la financa kunlaboro.

Ding Zhijie diris, "La financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko havas vastan perspektivon. Unue, multaj landoj de Afriko spertas ekonomian disvolvon, kiu estis spertita de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj. Ĉinio kaj Afriko povas lerni unu de la alia. Due, Ĉinio havas abundajn mondeponojn. Kaj finance helpas Afrikon. Trie, oni puŝas internaciigon de Renminbi-o kaj vastigas uzadon de ĝi en ĉinaj kaj afrikaj ekonomiaj kaj komercaj aktivadoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin