Novaĵoj  (Septembro 06)

(GMT+08:00) 2018-09-06 16:36:37     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 6a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping gratulas nove elektitan pakistanan prezidenton; la interncia komunumo pozitive taksis la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al Arif Alvi, gratulante lin pro la elektiĝo kiel pakistana prezidento.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj, kiuj malkovras sian koron unu al la alia kaj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj la amikeco inter la du landoj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio. Li rimarkigis, ke en 2015 dum lia vizito al Pakistano, la du landoj decidis altigi siajn rilatojn al ĉiavetera strategia partnereco, kaj en la lastaj jaroj, danke al la komuna klopodo de la du flankoj, la politika reciproka konfido inter la du landoj fariĝis pli firma, kaj konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro ricevis riĉan rikolton, kio ne nur profitigis la du popolojn, sed ankaŭ kontribuis al la paco kaj disvolviĝo de la regiono.

Xi aldonis, ke sub la nuna situacio, la ĉina-pakistanaj rilatoj havas pli elstaran strategian signifon, tial la du landoj devas firme subteni unu la alian kaj profundigi kunlaboron. Li akcentis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Pakistano kaj volas labori kun Alvi por puŝi la ĉina-pakistanan ĉiaveteran strategian partnerecon al nova alto kaj forĝi pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco.

La Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro sukcese okazis de la 3a ĝis la 4a de septembro. La internacia komunumo donis al ĝi grandan atenton, opiniante, ke la kunveno kun rimarkinda rezulto altigis la ĉina-afrikajn rilatojn al nova alto kaj metis firman bazon por amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis lunde en sia tonika parolado en la malferma ceremonio de la pintkunveno la politikon "kvin-ne", tio estas ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj; ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj; ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko; kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko. Tio gajnis laŭdon de diversaj rondoj.

Fama sud-afrika ekonomikisto Mundie diris, ke estas natura amikeco inter Afriko kaj Ĉinio, kaj la duflanka kunlaboro havas bonan bazon. La afrikaj landoj ĝenerale opinias, ke la afrika-ĉina kunlaboro estas senpartia kaj reciproke profita, kaj la bazo de kunlaboro neniam ŝanceliĝos malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de internacia situacio.

Kenja klerulo Ndegwa Muhoro diris ke Ĉinio, kiu respektas la memstaran elekton de disvolvaj vojoj de la afrikaj landoj kaj neniam trudas sian volon al aliaj landoj, vere sincere helpas Afrikon.

La sudkorea prezidentejo Blua Domo diris, ke la specialaj senditoj de sudkorea prezidento Moon Jae-in merkrede renkontiĝis kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), en sia unu-taga vizito al Pjongjango.

La kvin-membra delegacio, gvidata de Chung Eui-yong, la plej alta konsilisto de prezidento Moon pri nacia sekureco, flugis laŭ la okcidenta aerlinio super la interkorea mara landlimo al la ĉefurbo de la KDPR pli frue en la tago.

La Blua Domo diris, ke la delegacio transdonis la leteron de Moon al Kim, interŝanĝante opiniojn pri la situacio sur la Korea Duoninsulo. La specialaj senditoj planis hejmenreveni tiutage post vespermanĝo tie.

Speciala sendito de sudkorea prezidento diris ĵaŭde post sia vizito al Pjongjango en merkredo, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) reasertis sian firman sindevontigon al la kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Chung Eui-yong, la plej alta konsilisto de prezidento Moon pri nacia sekureco, kiu gvidis kvin-membran delegacion al Pjongjango, diris en gazetara konferenco, ke la plej alta gvidanto de la KDPR reasertis sian firman sindevontigon al la sennukleigo de la duoninsulo en sia renkontiĝo kun la sud-korea speciala delegacio.

Chung kaj kvar aliaj delegitoj renkontiĝis kun Kim merkrede en Pjongjango dum sia unu-taga vizito kiel specialaj senditoj, transdonante leteron de Moon al la gvidanto de la KDPR.

Chung diris, ke la gvidanto de la KDPR esprimis sian volon al strikta kunlaboro kun Usono kaj Sud-Koreio por la kompleta sennukleigo.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris en Vaŝingtono, ke li eble renkontiĝos kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani dum ĉeesto al la Ĝenerala Asembleo de la UN en tiu ĉi monato.

Trump faris la rimarkojn antaŭ duflanka renkontiĝo kun vizitanta kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmed Al-Jaber Al-Sabah. Li diris, ke ĉio eblas koncerne la renkontiĝon, kaj ke la usona flanko faros decidon laŭ situacio. Li aldonis, ke Irano mem decidos, ĉu ĝi volus dialogi kun Usono, kaj li mem ĉiam volas kontakti la gvidanton de Irano.

En majo de la kuranta jaro, Trump decidis retiri Usonon el la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nuklea interkonsento. Aŭguste Usono rekomencis sankciojn kontraŭ iranaj ne-energiaj sektoroj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo merkrede vizitis Pakistanon kaj interparolis kun ĉefaj gvidantoj de la registaro kaj armeo de la lando. La du flankoj promesis reskribi rilatojn inter la du landoj kaj antaŭenigi la enlandan dialogon de Afganio.

Pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mehmood Qureshi diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun Pompeo, ke la tiutagaj intertraktadoj kreis pozitivan atmosferon por reskribo de rilatoj inter la du landoj kaj rompis la mankon de reciproka fido.

Pompeo diris al la gazetaro, ke li diskutis kun la pakistan flanko pri oportunoj de reskribo de la interrilatoj en multaj kampoj, kaj li esperas, ke la intertraktadoj metos bazon por senĉesa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

La Japana Meteologia Agentejo diris, ke tertremo kun unue mezurita celsia grado 6,7 trafis la japanan prefektujon Hokajdo je la 3a horo kaj 8 minutoj ĵaŭde matene laŭ loka tempo.

La tertremo okazis en la prefektujo Hokajdo, norda Japanio, kun la epicentro ĉe 42,7 gradoj de norda latitudo kaj 142 gradoj de orienta longitudo kaj je profundo de 40 kilometroj. La tertremo estis registrita je 6 plus sur la seisma intenseca skalo de Japanio, kaj la kresta valoro en iuj lokoj de Hokajdo estis indikita al sep.

Ĝis nun neniu grava damaĝo aŭ vundoj estis raportita kaj neniu averto pri cunamo estis elsendita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin