Novaĵoj  (Septembro 07)

(GMT+08:00) 2018-09-07 17:22:09     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 7a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 4an Oirentan Ekonomian Forumon en Rusio; Ĉinio prenos kontraŭrimedojn por reagi al ia ajn aldona tarifo de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis ĵaŭde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 4an Orientan Ekonomian Forumon de la 11a ĝis la 12a de septembro en la rusa urbo Vladivostoko laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio Wang Yang ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas labori kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por protekti, firmigi kaj disvolvi duflankajn rilatojn.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn en la akcepto, kiun aranĝis la ambasadorejo de la KDPR en Ĉinio por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la KDPR.

Komisie de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, Wang esprimis gratulon okaze de la datreveno en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Wang diris, ke sub la gvidado de la plej altaj gvidantoj Kim Il Sung, Kim Jong Il kaj Kim Jong Un, kaj de la Korea Laborista Partio, la popolo de la KDPR rezolute defendis la sendependecon de la lando kaj akiris grandajn atingojn en la socialisma afero. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke la socialisma afero de la KDPR havos novajn brilajn perspektivojn, ĉar ĝi efektivigas la decidon ĉe la Tria Plena Kunveno de la Sepa Centra Komitato de la Korea Laborista Partio pri ĝustigo de la strategia vojo kaj fokusiĝo pri disvolvado de la ekonomio. Wang diris, ke la plej altaj gvidantoj de la du landoj havis tri gravajn renkontiĝojn ĉi-jare, malfermante novan ĉapitron en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas disvolvi rilatojn kun la KDPR por profitigi la du landojn kaj la du popolojn kaj fari novajn kontribuojn al la paco kaj stabileco de la regiono.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun vizitanta islanda ministro pri eksterlandaj aferoj Gudlaugur Thor Thordarson.

Wang diris, ke Islando kun elstara geopolitika graveco estas natura partnero de kunlaboro inter Azio kaj Eŭropo en interligo kaj interlaboro, kaj Ĉinio kaj Islando devas integri disvolvajn strategiojn kaj kunlabori en konstruado de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke la du flankoj devas ankaŭ vastigi pragmatan kunlaboron en kampoj de ekonomio kaj komerco, tervarmo, turismo, Arkto kaj klimatŝanĝiĝo por profitigi la du popolojn.

Thordarson diris, ke Islando estas malferma pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas labori kun Ĉinio por kontribui al eŭrazia interligo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke brita militŝipo lastatempe eniris la teritoriajn akvojn de la ĉina insularo Xisha sen permeso de la ĉina registaro, kaj la ĉina flanko firme oponas tiun konduton, kaj jam postulis seriozan traktadon kun la brita flanko, esprimante fortan malkontenton.

Iu raportisto demandis tiutage en regula gazetara konferenco, kian reagon Ĉinio faros al la lastatempa navigado de brita militŝipo en la maro proksima al la insularo Xisha. Hua diris, ke brita surteriĝa platformodoko senpermese eniris la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insularo Xisha, kaj la ĉina mararmeo faris indentigon, avertis kaj pelis ĝin.

Ŝi diris, ke la insularo Xisha estas parto de la ĉina teritorio, kaj ke en 1996, la ĉina registaro fiksis la limojn de la teritoriaj akvoj de la insularo Xisha laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Teritoriaj Akvoj kaj Apuda Zono. Ŝi diris, ke la konduto de la brita militŝipo estas atenco kontraŭ la nacia suvereneco de Ĉinio kaj malobservis ĉinan leĝon kaj koncernan internacian leĝon. La ĉina flanko firme oponas tiun agon, kaj jam postulis seriozan traktadon kun la brita flanko, esprimante fortan malkonsenton.

Antaŭ nelonge Usono finis la aŭskultadon de publikaj opinioj pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Pli ol 90% da ĉeestantoj oponis la planitajn tarifojn, sed la usona registaro ankoraŭ intencas antaŭenpuŝi la rimedon. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke se la usona flanko adoptos ajnan aldonan tarifon kontraŭ ĉinaj varoj malgraŭ la opono de granda plimulto de firmaoj, kiuj esprimis siajn opiniojn en la aŭskultado, Ĉinio devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn.

Gao reasertis, ke iu ajn premado kontraŭ Ĉinio estas malprudenta kaj senefika. Li akcentis, ke komerca milito ne povas solvi ajnan demandon, kaj nur egala kaj sincera dialogo kaj konsiliĝo estas la ĝusta elekto por traktado de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono.

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke speciala reprezentanto DE Usono pri la demando de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Stephen Biegun, vizitos la ĉefurbojn de Sud-Koreio, Ĉinio kaj Japanio de la 10a ĝis la 15a de septembro por diskuti la sennukleigo de la KDPR.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke Biegun renkontiĝos kun siaj paraleluloj kaj daŭrigos diplomatajn klopodojn por atingi la finan, plene kontroleblan sennukleigon de Nord-Koreio, pri kiu konsentis prezidanto Kim en Singapuro.

La usona Ministerio de Financo ĵaŭde enkondukis sankciojn kontraŭ unu individuo kaj unu ento rilataj al registaro de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) je la preteksto de retatakoj.

Laŭ deklaro publikigita de la Ministerio de Financo, komputila programisto estis akuzita pri partopreno en gravaj agadoj subfosantaj retsekurecon per uzado de komputilaj retoj aŭ sistemoj kontraŭ celoj ekster Nord-Koreio en la nomo de la nord-korea registaro aŭ la Korea Laborista Partio.

Li estis akuzita pri partopreno en la konspiro respondeca pri efektivigo de la perreta fraŭda transigo de 81 milionoj de usonaj dolaroj el bangladeŝa banko en februaro de 2016, la ĉantaĝa softvaro uzata en la retatako en majo de 2017 kaj la retatako kontraŭ la kompanio Sony pri filmoj kaj amuzado en novembro de 2014.

La Ŝtata Departemento kaj la Financa Ministerio de Usono anoncis ĵaŭde, ke la usona registaro decidis apliki sankciojn kontraŭ kvar individuoj kaj kvin entoj, kuj estas suspektataj pri financa helpo al la siria registaro.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke tiuj individuoj kaj entoj donis oportunon al la siria registaro por la transportado de armiloj kaj fuelo aŭ liveris al ĝi financan kaj materialan subtenon. Tiuj individuoj kaj entoj troviĝas en Sirio, Libano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin