Ni kantu Esperante kun Jano

(GMT+08:00) 2018-09-07 13:38:48     Redaktoro:Shanshan

Saluton karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Multaj esperantistoj scias aŭ aŭdis pri itala esperantisto kun longa barbo, kiu loĝas en la ĉina urbo Nankino jam de kelkaj jaroj. Iuj scias, ke li bonege parolas la ĉinan kaj iuj konas, ke li laboras kiel instruisto kaj tradukisto en Nankino. Tamen ĉu vi scias, ke li estas ankaŭ profesia kantisto, kiu kantas angle, Esperante, itale kaj ĉine. De tempo al tempo li ankaŭ Esperantigis kanzonojn el la angla aŭ la ĉina. Hodiaŭ mi havas honoron babili kun li pri muziko, kaj ni aŭskultos lian belan kantadon. Bonvole memoru lian nomon, Jano Klark. Karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu min kaj kune konu lin.

Mi drinkas neniam

Dum mi estas stirante aŭton, mi celas antaŭen ja ĉiam
Do mi, drinkas neniam.

Komunikante dum la aranĝ', klara diro voloras ja tiam
Do mi, drinkas neniam.

Mi drinkas neniam, ĉar ĝi naŭzigus min ja iam
kaj havindus cerbĉelon ĉian, ke proviziĝas

Mi drinkas neniam, mi ne estus tro sinzorgema
sed la aĵ' 'stas ja vomitema. Mi drinkas neniam.

Promenante la urbon mi, la postaĵo ne falos ja ĉiam.
Do mi, drinkas neniam.

Provante surfi la ondon jes,
kolizius kun kajo ja iam. Do mi, drinkas neniam.

Mi drinkas neniam. Mi ne celas la Buŝajn Montojn,
aŭ vekiĝi palace en fontoj...dimanĉmatene.

Mi drinkas neniam. Mi ne prenus konsultanton
por scii brando stultigos min kvanton. Drinkas neniam.

Mi drinkas neniam. Dum brakumo kun la edzin'
Mi komencus elrukti benzin'.
Do mi, drinkas neniam. Mi ŝatas klarecon.
Mi drinkas neniam.

Povra Vagant-fremdulo

Mi estas povra-vagantfremdulo
irante tra ĉi dolormond'
sed sen malsano, sklaveco danĝero
en la brilmond' kien mi iras

Mi iras tien vidi Patron
Mi iras tien ĉesi vagadon
Mi nur iras trans Ĝordanon.
Mi nur iras trans la hejm'.

Sciante nubaĉojn pendos ĉirkaŭe
Sciante vojon krudan krutan
sed belaj kampoj troviĝas antaŭe
kie Diaj puruloj konservas viglojn.

Mi iras tien vidi Panjon.
Ni estus kune dum la ven'.
Mi nur iras trans Ĝordanon.
Mi nur iras trans la hejm'.

Vi estas sunlum'


*Vi estas sunlum', la nura sunlum'
tiel ĝojiga dum la griz'
Ne povas scii kiom ni amas
Neniam prenu ĝin de ni.

Dum iu nokto, dum la dormado
mi sonĝis ne plu estis Vi
Dum la vekiĝo Vi tie estis
kaj gajajn larmojn havis ni.*

Feliĉon amon al Vi ĉiame
Dum resta tempo Vi restu same
Se ni forlasus Vin, por servi iun
Ni devus honti ja ni ĉiu*

Ni jam esprimis, Vin amas ĉiuj
Neniu povus apartigi nin
Kaj nun vi venas esti kun ni kune
kaj Vi eniris niajan sonĝojn*

Bravaj Falkoj

Trista, trista nun mi estas
pro knabino kiu kiu restas
en la verda Ukrainujo
kaj nun feliĉigos min nenio

Hej! Hej! Bravaj falkoj
Lasu montojn, lasu valojn kampojn
Sonu, sonu, sonorilo
En la stepo sonu, sonu nun

Ŝi do restis izolita
Hirundeto, mia mia eta
en la verda Ukrainujo
Kie brulas mia korpasio

[refreno]

Se mi mortus vinon donu
kaj min tie ne plu ne plu konu
en la verda Ukrainujo
kie brulas mia korpasio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin