Remontriĝas "la fizionomio de la dinastio Tang" en la Nacia Muzeo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-10 09:16:47     Redaktoro:Xiong

La 4an de septembro la ekspozicio de "la fizionomio de la dinastio Tang", kune aranĝita de la Nacia Muzeo de Ĉinio, la Propaganda Departemento de la komitato de la Partio por Shaanxi-provinco, kaj de la Shaanxi-provinca Buroo por Antikvaĵoj, malfermiĝis en la Nacia Muzeo de Ĉinio. Estas cent dudek trezoraj objektoj el la dinastio Tang, kiuj kolektive sin prezentas kaj distinge montras la fizionomion de la dinastio Tang en ĝia pompa disflorado.

La ekspozicio daŭros du monatojn. Ĝi dividiĝas en ses temojn: pacigi la imperion en aferoj civilaj kaj militaj, trezoroj de la reĝa ĉambro, belulinoj de Chang'an (ĉefurbo tiam), ĉasado sur ĉevalo, fremduloj en Tang, kaj ĉiuj leĝoj al vero. Kaj en ĝi multaj antikvaĵoj prezentiĝas la unuaj.

Fotite de Du Jianpo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin