En Ĝenevo malfermiĝis ekspozicio pri reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-11 15:20:55     Redaktoro:Selena

Lunde en la Palaco de Nacioj de la UN en Ĝenevo, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio kaj la ĉina misio al la UN malfermis la ekspozicion "Disvolvado de Homaj Rajtoj en Ĉinio: 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo". Preskaŭ 90 fotoj kaj pluraj mallongaj videaĵoj estas eksponataj. Yu Jianhua, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en parolado en la malferma ceremonio, ke la progreso de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj en pasintaj 40 jaroj estas parto de la brila atingo de la reformo kaj pordmalfermo kaj ankaŭ parto de la progreso de la internacia komunumo en disvolvado de homaj rajtoj. Li aldonis, ke la registaro donis grandan gravecon al homaj rajtoj kaj akiris historian progreson, kio estis vaste kaj alte taksata de la internacia komunumo.

Nikita ZHUKOV, rusa konstanta vicreprezentanto al la oficejo de la UN en Ĝenevo, diris, ke tiuj fotoj reflektas gravan influon de la reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio sur la homa vivo en la pasintaj 40 jaroj danke al koncernaj politikoj enkondukitaj de la ĉina registaro. Li opiniis, ke Ĉinio faris grandan progreson en praktiko de homaj rajtoj, kio meritas la fieron de ĉinoj.

Tiutage, pli ol 600 homoj, inkluzive de Vojislav Šuc, prezidanto de la Homrajta Konsilio de la UN, William Lacy Swing, ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo de Elmigrado, diplomatoj el pli ol 30 landoj kaj reprezentantoj de koncernaj institucioj kaj neregistaraj organizoj, ĉeestis la malferman ceremonion de la ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin