Novaĵoj (Septembro 11)

(GMT+08:00) 2018-09-11 15:46:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto atingis Vladivostokon por ekonomia forumo; La plej alta politika konsilisto de Ĉinio renkontiĝis kun urugvaja vicprezidento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis la rusan urbon Vladivostoko por ĉeesti la kvaran Orientan Ekonomian Forumon laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin.

La aviadilo de Xi atingis la vladivostokan internacian flughavenon je la 2a horo kaj ĉirkaŭ 30 minutoj posttagmeze. Xi estis salutita de rusaj altrangaj oficialuloj.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, lunde vokis Ĉinion kaj Urugvajon antaŭenigi duflankan kunlaboron al nova nivelo.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun urugvaja vicprezidento Lucia Topolansky, ankaŭ prezidanto de la Ĝenerala Asembleo kaj prezidanto de la Senato. Wang diris, ke Ĉinio kaj Urugvajo ĉiam egale traktis kaj respektis unu la alian, kaj duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj. Li alvokis ambaŭ flankojn efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, kune antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj plifortigi akordigon de la disvolvaj strategioj kaj planoj de kunlaboro por altigi duflankan kunlaboron al nova nivelo.

Topolansky diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Urugvajo jam de multaj jaroj, kaj Urugvajo volas profundigi la duflankajn rilatojn kaj plibonigi regadajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kun Ĉinio.

Li Zhanshu, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping, gvidis specialan delegacion al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por ĉeesti celebradon de la 70a datreveno de fondiĝo de la KDPR de la 8a ĝis la 10a de septembro laŭ la invito de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, sabate posttagmeze renkontiĝis kun Kim Yong-nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo de la KDPR, kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio. Li diris, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR estas komuna trezoro de la du landoj. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro persiste traktas la duflankajn rilatojn sur stretegia alteco kaj laŭ longtempa konsidero por garantii, firmigi, kaj disvolvi la duflankajn rilatojn.

Kim diris, ke nun la KDPR amplekse efektivigas la novan strategian vojlinion. Li esperas, ke la KDPR povos lerni ĉinajn spertojn, preni ĉifojan viziton kiel ŝancon por pli bone efektivigi la komunajn konsentojn de la du gvidantoj, kaj pliprofundigi interŝanĝon kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj.

La rusa strategia militekzercado Oriento – 2018 kun la partopreno de ĉinaj trupoj komenciĝis en la trejnejo Tsugol en la rusa regiono Zabaykalskiy Kray. En la venontaj kelkaj tagoj, ĉinaj kaj rusaj trupoj strikte kunlaboros por surscenigi senprecedence grandskalan strategian kampanjan manovron.

La oriento-serio kiel unu el la kvar ĉefaj strategiaj ekzercadoj de la rusa armeo okupas gravan pozicion en la ekzerca sistemo de la rusa armeo. Laŭ komuna konsento de la du flankoj, la ĉinaj trupoj partoprenas en la ekzercado en Rusio dum ĉirkaŭ unu monato.

Lunde en la Palaco de Nacioj de la UN en Ĝenevo, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio kaj la ĉina misio al la UN malfermis la ekspozicion "Disvolvado de Homaj Rajtoj en Ĉinio: 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo". Preskaŭ 90 fotoj kaj pluraj mallongaj videaĵoj estas eksponataj. Yu Jianhua, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en parolado en la malferma ceremonio, ke la progreso de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj en pasintaj 40 jaroj estas parto de la brila atingo de la reformo kaj pordmalfermo kaj ankaŭ parto de la progreso de la internacia komunumo en disvolvado de homaj rajtoj.

En marto de ĉi-jaro, Ĉinio fondis la Ĉinan Komunikilan Grupon, kaj en la 19a de aprilo, ĝi oficiale ekfunkcias. Tio estas parto de la ampleksa institucia reformo de la lando. La Ĉina Komunikila Grupo estas nova brodkasta platformo konsistanta el la Ĉina Centra Televido (ĈCTV), Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Ekde tiam, la Ĉina Komunikila Grupo profundigas la integriĝon de mediatoj kaj teknikan novigon por altgradigo. Post kelkaj monatoj la integriĝa procezo iras glate kaj la ricevkvanto pliiĝas rekte.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la disvolvado de ĉina-pakistanaj rilatoj ne estas direktita al tria flanko nek havos influon sur iliajn respektivajn rilatojn kun aliaj landoj. Geng diris, ke lastatempe Pakistano glate finis le procezon de ĝenerala elekto, kaj nova registaro estis elektita. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj vizitis Pakistanon ĉefe por amplekse konektiĝi kun la pakistana nova registaro, daŭrigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj havi bonan komencon por ĉina-pakistanaj rilatoj sub la nova situacio.

Lastatempe Usono decidis fermi la oficejon de la Plestina Liberiga Organizo en Vaŝingtono. Tio estigis malkontenton de kelkaj grupoj de Palestino. Ili kondamnis la usonan decidon kiel ŝirmilon de israela militkrimo kaj urĝis la Internacian Kriminalan Jugejon komenci enketon pri la militkrimo de Israelo.

Ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo Saeb Erekat diris en deklaro, ke la palestina flanko estis informita, ke Usono decidis fermi la vaŝingtonan oficejon de la Palestina Liberiga Organizo por puni Palestinon, kiu daŭre urĝas la Internacian Kriminalan Jugejon komenci enketon pri la militkrimo de Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin