Plej alta politika konsilisto de Ĉinio renkontiĝis kun urugvaja vicprezidento

(GMT+08:00) 2018-09-11 10:36:59     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, lunde vokis Ĉinion kaj Urugvajon antaŭenigi duflankan kunlaboron al nova nivelo.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun urugvaja vicprezidento Lucia Topolansky, ankaŭ prezidanto de la Ĝenerala Asembleo kaj prezidanto de la Senato.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Urugvajo ĉiam egale traktis kaj respektis unu la alian, kaj duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj. Li alvokis ambaŭ flankojn efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, kune antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj plifortigi akordigon de la disvolvaj strategioj kaj planoj de kunlaboro por altigi duflankan kunlaboron al nova nivelo. Li aldonis, ke la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco volas labori kun la Ĝenerala Asembleo de Urugvajo por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj fari novajn kontribuojn al la disvolvado de ĉina-urugvajaj rilatoj.

Topolansky diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Urugvajo jam de multaj jaroj, kaj Urugvajo volas profundigi la duflankajn rilatojn kaj plibonigi regadajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin