Novaĵoj (Septembro 12)

(GMT+08:00) 2018-09-12 17:48:46     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio konsentis antaŭenigi subnacian kunlaboron; La Ĉina Komunikila Grupo kaj la novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio subskribis interkonsenton pri kunlaboro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin marde vokis antaŭenigi subnacian kunlaboron por cementi duflankajn rilatojn kaj profitigi la du popolojn.

La du ŝtatestroj faris la rimarkojn, kiam ili ĉeestis rondtablan kunvenon pri regiona kunlaboro inter la du landoj dum la kvara Orienta Ekonomia Forumo, kiu okazas de mardo ĝis ĵaŭdo en la rusa malproksim-orienta urbo Vladivostoko.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaraj landoj unu por la alia kaj la plej gravaj kompleksaj strategiaj partneroj de kunordigo kun vastaj komunaj interesoj, kio utilas al komuna traktado de eksteraj riskoj kaj defioj kaj akcelas komunan disvolvadon kaj revigligon de la du flankoj por plifortigi kunlaboron kaj profundigi la integriĝon de iliaj interesoj. Xi diris, ke subnacia kunlaboro ludas gravan rolon en duflankaj rilatoj, kaj kunlaboraj planoj inter la du landoj devas dependi de iliaj lokaj regionoj, esti efektivigitaj en lokaj regionoj kaj profitigi lokajn regionojn. Li emfazis, ke ju pli strikta estas subnacia kunlaboro, des pli solida estas fundamento de ĉina-rusa reciprokprofita kunlaboro. Li vokis lokajn registarojn plene elvolvi siajn komplementajn avantaĝojn kaj siajn distingajn sektorojn, antaŭenpuŝi pli precizajn manierojn de kunlaboro, kaj krei elstaraĵojn en kunlaboro.

Putin diris, ke subnacia kunlaboro estas grava parto de la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo, kaj ke li ĝojas, ke la lokaj regionoj de la du landoj efektivigis striktan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj ankaŭ interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn. La rusa registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en la lando kaj volas liveri plu favorajn kondiĉojn por plifortigi subnacian kunlaboron inter la du landoj.

Merkrede en Vladivostoko, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis pri plibonigo de duflankaj rilatoj kaj surŝultrigo de komuna respondeco pri akcelado de paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la mondo kaj la regiono. La du gvidantoj renkontiĝis tie dum la kvara Orienta Ekonomia Forumo.

La saman tagon en Vladivostoko, sub la atesto de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, la Ĉina Komunikila Grupo kaj la rusa novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio subskribis la interkonsenton pri internacia strategia kunlaboro.

Laŭ la interkonsento subskribita de Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, kaj Dmitry Kiselyov, ĝenerala direktoro de la novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio, la du flankoj komencos pragmatan kunlaboron en interŝanĝo de novaĵoj, komuna raportado kaj kunlabora elsendo por faciligi raportadon pri kulturo, ekonomio kaj sporto, pliigi la kvanton de novaĵoj kaj informoj kaj akceli la amikecon inter la du popoloj.

Marde en la Palaco de Nacioj de la UN en Ĝenevo, dum la 39a Konferenco de la Homrajta Konsilio de la UN, la Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj okazigis la flankan kunvenon Disvolvado de Homaj Rajtoj en Ĉinio: 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo, rivelante la atingon de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj dum la pasintaj 40 jaroj ekde la reformo kaj pordmalfermo. Estas la unua fojo, ke ĉina neregistara organizo okazigis flankan kunvenon dum ĉi-jara konferenco de la Homrajta Konsilio de la UN.

Laŭ tagordo publikigita de la Monda Organizo pri Komerco en mardo, la disput-kvietiga mekanismo de la Monda Organizo pri Komerco okazigos specialan kunvenon en la 21a de septembro por diskuti pri la plendo de Ĉinio kontraŭ antidumpingaj rimedoj de Usono. Ĉinio dimanĉe prezentis al la organizo la peticion pri rajtigo al komerca reprezalio, petante efektivigon de reprezalio kontraŭ usonaj varoj kun la valoro de pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la prezentita dokumento, Ĉinio taksis, ke ĉiujare ĉinaj produktoj kun la valoro de proksimume 7,043 miliardoj da usonaj dolaroj estis influitaj de antidumpingaj rimedoj de Usono, tial Ĉinio petas efektivigi egalan reprezalion kontraŭ Usono. Ĉinio renovigos la reprezalion laŭ ĝisdataj donitaĵoj.

Ĉina delegito lunde vokis la internacian komunumon plifortigi kunlaboron kaj firme bati korupton.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en kunveno pri la korupto kaj konflikto, okazigita de la Sekureca Konsilio. Ma diris, ke korupto estas la komuna malamiko de la homaro. Evidenta redukto de ĉia korupto kaj subaĉeto, kaj intensigo de redono de kontraŭleĝe akiraĵoj estis enskribitaj kiel celoj en la Tagordon 2030 de la UN por Daŭripova Disvolvado. Li diris, ke la internacia komunumo devas plifortigi kunlaboron, firme bati korupton kaj doni al koruptaj oficistoj nenian spacon aŭ truon. Ma diris, ke tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la adopto de la Antikorupta Konvencio de la UN. Ĉinio kiel unu el partioj de la konvencio aktive partoprenis en rilataj diskutoj de la Ĝenerala Asembleo kaj aliaj mekanismoj de la UN kaj subtenas la rolon de la UN kiel la ĉefa kanalo en internacia antikorupta kunlaboro.

Vicĉefministro Sun Chunlan promesis antaŭenigi reformojn en la edukada sektoro kaj plibonigi edukajn servojn en kamparaj regionoj.

Sun diris en la ferma kunveno de la dutaga nacia konferenco pri edukado en Pekino, ke klopodoj devas esti faritaj por plifortigi regionojn kun malforteco en la kampara deviga edukado, trakti mankon en antaŭlerneja kaj profesia edukado, kaj modernigi kapablon kaj normon de regado en la sektoro. Ŝi diris, ke la registaro efike efektivigos la decidojn de la partia gvidantaro pri edukado, plifortigos la gvidadon de la partio super eduka disvolvado kaj sekvos la ĝustajn principojn de eduka disvolvado. La sistemo de edukado de la lando celas kulturi kapablajn junulojn por aliĝi al la socialisma afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin