Formi ekonomian cirklon de la nordorienta Azio kun nova movforto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-12 21:15:43     Redaktoro:Xiong

La 12an de septembro en la 4a Forumo pri Orienta Ekonomio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris salutparolon kun la titolo "Dividi novan ŝancon en la Malproksima Oriento kaj krei belan novan estontecon de la nordorienta Azio". En kvar flankoj li traktis pri antaŭenigo de paco, stabileco, evoluo kaj prospero de tiu ĉi regiono. Lia parolado liveris novan movforton por formi ekonomian cirklon de la nordorienta Azio.

La nordorienta Azio ampleksas ses landojn: Ĉinio, Rusio, Mongolio, Sud-Koreio, Nord-Koreio kaj Japanio, kies loĝantaro okupas 23% de tiu de la mondo, kaj kies ekonomia amplekso sin tenas je 19% de tiu de la terglobo. Nun la nordorienta Azio fariĝas unu el la regionoj en la mondo, kiuj evoluas plej rapide kaj havas plej potencialajn fortojn en ekonomio.

En sia parolado Xi Jinping starigis al la nordorienta Azio la komunan celon formi ekonomian cirklon. Fakte, por formi ekonomian cirklon de la nordorienta Azio estas firma fundamento. Unue, tiu ĉi regiono havas riĉajn naturajn rimedojn, kaj la Malproksima Oriento en Rusio estas konsiderata kiel "unika trezoro ĝis nun ankoraŭ ne ekspluatita en la mondo". Due, en la regiono troviĝas sciencteknika kapablo eĉ antaŭeca en la mondo, kaj Ĉinio, Rusio, Japanio kaj Sud-Koreio estas potencaj en teknologioj. Kaj cetere, tiu ĉi regiono havas sufiĉan kapitalon kaj, precipe, la eksteran investadon de Ĉinio.

El longperioda vidpunkto la ekonomia cirklo de la nordorienta Azio ne nur kreos pli multe da bonoj al la popoloj de la regiono, sed ankaŭ fariĝos grava forto por defendi plurflankismon kaj konduki la internacian ordon en pli justan direkton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin