Ĉinio kaj Rusio konsentis antaŭenigi subnacian kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-09-12 11:23:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin marde vokis antaŭenigi subnacian kunlaboron por cementi duflankajn rilatojn kaj profitigi la du popolojn.

La du ŝtatestroj faris la rimarkojn, kiam ili ĉeestis rondtablan kunvenon pri regiona kunlaboro inter la du landoj dum la kvara Orienta Ekonomia Forumo, kiu okazas de mardo ĝis ĵaŭdo en la rusa malproksim-orienta urbo Vladivostoko.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaraj landoj unu por la alia kaj la plej gravaj kompleksaj strategiaj partneroj de kunordigo kun vastaj komunaj interesoj, kio utilas al komuna traktado de eksteraj riskoj kaj defioj kaj akcelas komunan disvolvadon kaj revigligon de la du flankoj por plifortigi kunlaboron kaj profundigi la integriĝon de iliaj interesoj. Xi diris, ke subnacia kunlaboro ludas gravan rolon en duflankaj rilatoj, kaj kunlaboraj planoj inter la du landoj devas dependi de iliaj lokaj regionoj, esti efektivigitaj en lokaj regionoj kaj profitigi lokajn regionojn. Li emfazis, ke ju pli strikta estas subnacia kunlaboro, des pli solida estas fundamento de ĉina-rusa reciprokprofita kunlaboro. Li vokis lokajn registarojn plene elvolvi siajn komplementajn avantaĝojn kaj siajn distingajn sektorojn, antaŭenpuŝi pli precizajn manierojn de kunlaboro, kaj krei elstaraĵojn en kunlaboro.

Putin diris, ke subnacia kunlaboro estas grava parto de la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo, kaj ke li ĝojas, ke la lokaj regionoj de la du landoj efektivigis striktan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj ankaŭ interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn. La rusa registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en la lando kaj volas liveri plu favorajn kondiĉojn por plifortigi subnacian kunlaboron inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin