Novaĵoj (Septembro 13)

(GMT+08:00) 2018-09-13 16:46:46     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi vokas plifortigi kunlaboron en Nordorient-Azio por paco kaj prospero de la regiono; Ĉina kaj rusa ŝtatestroj vokas akceli ĉina-rusan junularan amikecon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis nordorient-aziajn landojn kapti la historian oportunon kaj adaptiĝi al la tendenco de la epoko por plifortigi kunlaboron en la rusa Malproksim-Oriento kaj Nordorient-Azio por pli bona estonteco de la regiono.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la plena sesio de la kvara Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko en la Malproksima Oriento de Rusio. Li diris, ke sub novaj cirkonstancoj, la regionaj landoj devas kunigi manojn kaj plifortigi kunlaboron por akceli pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon en la regiono. Xi proponis, ke nordorient-aziaj landoj konstruu reciprokan konfidon por protekti pacon kaj trankvilon de la regiono, profundigu kunlaboron por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn, lernu unu de alia por firmigi sian tradician amikecon, kaj prenu longtempan perspektivon por realigi integran kaj kunordigitan disvolviĝon. Xi aldonis, ke harmonia, unuiĝinta kaj stabila Nordorient-Azio kun reciproka fido konformas al la interesoj de ĉiuj landoj kaj la atendoj de la internacia komunumo kaj ankaŭ estas grava por protekti multflankecon kaj akceli pli senpartian kaj justan internacian ordon. La internacia situacio havas profundan kaj komplikan ŝanĝiĝon kun leviĝo de potenca politiko, unuflankeco kaj protektismo.

La ĉina prezidanto diris, ke la ses nordorient-aziaj landoj reprezentas ĉirkaŭ 23 procentojn de la tutmonda loĝantaro, kaj ilia malneta enlanda produkto konsistigas 19 procentojn de la tutmonda ekonomio. Li diris, ke la ĉina flanko volas plu labori kun ĉiuj aliaj flankoj por konstante firmigi la unuecon, konstrui reciprokan fidon, esplorserĉi efikajn vojojn por lonĝedaŭraj paco kaj stabileco en Nordorient-Azio kaj fari senlacajn klopodojn por realigi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin merkrede vizitis Tut-Rusian Infanan Centron "Oceano" en Vladivostoko por akceli amikecon inter la junuloj de la du landoj.

La du gvidantoj ĉeestis aranĝojn memorfestantajn la 10an datrevenon de la gastigo de kelkcent ĉinaj infanoj el regionoj trafitaj de mortiga tertremo en 2008.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj kaj bonaj partneroj, kiuj estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj kuniĝis dum malfacila tempo. La popoloj de Ĉinio kaj Rusio helpis unu la alian kaj dividis feliĉon kaj malfeliĉon, restigante multajn kortuŝajn rakontojn. Xi rememoris, ke post kiam fortega tertremo trafis la ĉinan sudokcidentan gubernion Wenchuan, mortigante preskaŭ 70 000 homojn kaj restigante ĉirkaŭ 18 000 aliajn mankantojn en 2008, Rusio tuj sendis sian teamon por savado al la regiono trafita de la katastrofo.

La ĉina prezidanto diris al infanoj kaj instruistoj en la infana centro, ke laŭ la invito de la rusa registaro, 996 infanoj el la ĉina regiono trafita de la tertremo venis al la infana centro "Oceano" por rehabilitiĝo, kaj la sperto estos gravurita en iliaj memoroj. Li diris, ke junularo estas la estonteco de lando, la estonteco de la ĉina-rusa amikeco kaj la estonteco de la mondo. Li vokis la junulojn de la du landoj plifortigi komunikadon kaj la lernadon unu de la alia, kaj fari komunajn klopodojn por antaŭenigi la grandan aferon de ĉina-rusa amikeco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede esprimis la atendon, ke Ĉinio kaj Japanujo firmigu la nunan tendencon de plibonigo en rilatoj kaj akcelu stabilan disvolviĝon de la rilatoj sur la ĝusta vojo.

Li esprimis la esperon en renkontiĝo kun delegacio de la japana komerca komunumo, gvidata de prezidanto de Japana Komerca Federacio Hiroaki Nakanishi, prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco Shoji Muneoka, kaj prezidanto de Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio Akio Mimura.

Merkrede en la ĉina suda urbo Nanning fermiĝis la 15a Ekspozicio kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. En la malferma ceremonio gvidantoj de sudorient-aziaj landoj alte taksis la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kaj la ekspozicion.

Laosa vicĉefministro Somdy Duangdy diris dum parolado en la malferma ceremonio, ke la iniciato Zono kaj Vojo ludas tre gravan rolon en akcelado de la komercaj rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, precipe en antaŭenigo de gravaj projektoj sub la kadro de la Zono kaj Vojo, inkluzive de ter-mara transporta sistemo, kio forte akcelas daŭran disvolviĝon de la regiona ekonomio.

Tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la starigo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ankaŭ la 60an datrevenon de la ĉina-kamboĝaj diplomatiaj rilatoj. Kamboĝa ĉefministro Hun Sen diris, ke ekde sia komenco antaŭ 15 jaroj, la ekspozicio servas kiel grava kaj efika platformo de politikaj, diplomatiaj kaj komercaj interŝanĝoj por gvidantoj, entreprenistoj kaj investantoj de diversaj landoj, ludante gravan rolon en profundigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter sudorient-aziaj landoj kaj Ĉinio kaj antaŭenigante regionan ekonomian integriĝon.

Ĝenerala vicsekretario de la UN, Amina Mohammed, merkrede laŭdis evoluantajn landojn kiel ĉefajn fortojn en la efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado, la antaŭvido de la UN en 2015.

En kunveno memorfestanta la Tagon por Suda-Suda Kunlaboro, Mohammed diris, ke evoluantaj landoj fariĝis ĉefaj fortoj por efektivigo de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado, kaj ke la gvidado, praktikoj kaj spertoj de tiuj landoj ludis gravan rolon en tutmonda transformiĝo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis ĵaŭde, ke venezuela prezidento Nicolas Maduro faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 13a ĝis la 16a de septembro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin