Ĉinio helpas Srilankon sen ia ajn aldona politika kondiĉo

(GMT+08:00) 2018-09-13 20:11:12     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ripetis en Pekino, ke Ĉinio helpas Srilankon sen ia ajn aldona politika kondiĉo kaj faras investadon en ĝi sen ia ajn politika intereso por si.

Laŭraporte, kiam la srilanka ĉefministro Wickremesinghe lastatempe ĉeestis la kunvenon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kadre de la Monda Ekonomia Forumo en Vjetnamio, li akceptis intervjuon de usona amaskomunikilo. Li diris, ke Srilanko ne falis en ŝuldan kaptilon pro prunto de mono el Ĉinio, nek transdonis sian posedrajton de grava haveno al Ĉinio.

Por tio Geng Shuang diris en la gazetara konferenco de la 13a de septembro, ke ni rimarkis la koncernan raporton kaj donas laŭdon al la esprimo de la ĉefministro Wickremesinghe, kaj ni opinias, ke tio estas forta refuto kontraŭ la malpuriga aserto, ke Ĉinio metis "ŝuldan kaptilon" en Srilanko, kaj devigite Srilanko "vendis" sian havenon al Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin