Xi vokas plifortigi kunlaboron en Nordorient-Azio por paco kaj prospero de regiono

(GMT+08:00) 2018-09-13 10:43:41     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis nordorient-aziajn landojn kapti la historian oportunon kaj adaptiĝi al la tendenco de la epoko por plifortigi kunlaboron en la rusa Malproksim-Oriento kaj Nordorient-Azio por pli bona estonteco de la regiono.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la plena sesio de la kvara Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko en la Malproksima Oriento de Rusio. Li diris, ke sub novaj cirkonstancoj, la regionaj landoj devas kunigi manojn kaj plifortigi kunlaboron por akceli pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon en la regiono. Xi proponis, ke nordorient-aziaj landoj konstruu reciprokan konfidon por protekti pacon kaj trankvilon de la regiono, profundigu kunlaboron por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn, lernu unu de alia por firmigi sian tradician amikecon, kaj prenu longtempan perspektivon por realigi integran kaj kunordigitan disvolviĝon. Xi aldonis, ke harmonia, unuiĝinta kaj stabila Nordorient-Azio kun reciproka fido konformas al la interesoj de ĉiuj landoj kaj la atendoj de la internacia komunumo kaj ankaŭ estas grava por protekti multflankecon kaj akceli pli senpartian kaj justan internacian ordon. La internacia situacio havas profundan kaj komplikan ŝanĝiĝon kun leviĝo de potenca politiko, unuflankeco kaj protektismo.

La ĉina prezidanto diris, ke la ses nordorient-aziaj landoj reprezentas ĉirkaŭ 23 procentojn de la tutmonda loĝantaro, kaj ilia malneta enlanda produkto konsistigas 19 procentojn de la tutmonda ekonomio. Li diris, ke la ĉina flanko volas plu labori kun ĉiuj aliaj flankoj por konstante firmigi la unuecon, konstrui reciprokan fidon, esplorserĉi efikajn vojojn por lonĝedaŭraj paco kaj stabileco en Nordorient-Azio kaj fari senlacajn klopodojn por realigi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin