Gvidantoj de sudorient-aziaj landoj alte taksis iniciaton Zono kaj Vojon

(GMT+08:00) 2018-09-13 13:22:14     Redaktoro:Yu

Merkrede en la ĉina suda urbo Nanning fermiĝis la 15a Ekspozicio kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. En la malferma ceremonio gvidantoj de sudorient-aziaj landoj alte taksis la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kaj la ekspozicion.

Laosa vicĉefministro Somdy Duangdy diris dum parolado en la malferma ceremonio, ke la iniciato Zono kaj Vojo ludas tre gravan rolon en akcelado de la komercaj rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, precipe en antaŭenigo de gravaj projektoj sub la kadro de la Zono kaj Vojo, inkluzive de ter-mara transporta sistemo, kio forte akcelas daŭran disvolviĝon de la regiona ekonomio.

Tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la starigo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ankaŭ la 60an datrevenon de la ĉina-kamboĝaj diplomatiaj rilatoj. Kamboĝa ĉefministro Hun Sen diris, ke ekde sia komenco antaŭ 15 jaroj, la ekspozicio servas kiel grava kaj efika platformo de politikaj, diplomatiaj kaj komercaj interŝanĝoj por gvidantoj, entreprenistoj kaj investantoj de diversaj landoj, ludante gravan rolon en profundigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter sudorient-aziaj landoj kaj Ĉinio kaj antaŭenigante regionan ekonomian integriĝon.

Vjetnama vicĉefministro Vuong Dinh Hue diris en sia parolado, ke Vjetnamio ĉiam atentas kaj akcelas kunlaboron inter la asocio kaj Ĉinio kaj kreas favorajn kondiĉojn por investado, kunlaboro kaj longperioda disvolvado de entreprenoj el aliaj membroj de la asocio kaj Ĉinio, ĉar tio konformas al la interesoj de ĉiuj flankoj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin