Ĉefministro Li: Ĉinio kaj Japanio devas firmigi tendencon de plibonigo de rilatoj

(GMT+08:00) 2018-09-13 14:07:30     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede esprimis la atendon, ke Ĉinio kaj Japanujo firmigu la nunan tendencon de plibonigo en rilatoj kaj akcelu stabilan disvolviĝon de la rilatoj sur la ĝusta vojo.

Li esprimis la esperon en renkontiĝo kun delegacio de la japana komerca komunumo, gvidata de prezidanto de Japana Komerca Federacio Hiroaki Nakanishi, prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco Shoji Muneoka, kaj prezidanto de Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio Akio Mimura.

Li diris, ke danke al la komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la nuna tendenco de plibonigo en ĉina-japanaj rilatoj daŭre fortiĝas.

Li diris, ke ambaŭ flankoj devas observi la principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj subskribitaj inter la du landoj konforme al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de la du popoloj, kaj firme kapti la ĝustan direkton de paco, amikeco kaj kunlaboro, en la spirito preni historion kiel spegulon kaj rigardi al la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin