Renkontiĝis ĉina kaj franca ministroj pri ekserlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-09-14 14:10:40     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian.

Wang diris, ke la venonta jaro markas la 55an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj ankaŭ la 100an datrevenon de la movado de ĉinaj studentoj, kiuj duone laboris kaj duone studis en Francio. Tio havas specialan signifon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li diris, ke Ĉinio volas fortigi komunikadon kaj interŝanĝon pri konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo, diskuti pri nova kunlabora maniero, inkluzive de ekspluatado de triaflanka merkato. La du flankoj devas fari kontribuon por garantii multflankismon, plibonigi tutmondan regadon kaj akceli mondajn pacon kaj disvolviĝon.

Le Drian diris, ke Francio volas labori kun Ĉinio por antaŭenigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj esplori manieron de kunlaboro kadre de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin