Ŝpura je unu metro trako reviviĝis

(GMT+08:00) 2018-09-17 09:29:34     Redaktoro:Xiong

En la provinco Yunnan estis fervojo, kies ŝpuro estas nur unu metro. Ĝi komenciĝis de Kunming kaj finiĝis en Hanojo, Vjetnamio. Oni nomis ĝin fervojo Yunnan-Vjetnamio. Kiel tiama ĉefa arterio de komunikado por transportado de varoj la et-ŝpura trako ludis gravan rolon en sudokcidento de la lando. Sed kun disvolviĝo de ekonomio en la regiono ĝi iompostiome perdis sian rolon kaj eĉ fariĝis industria heredaĵo.

En 2012 oni ektrovis novan valoron de la forlasita et-ŝpura trako. Nun, post dek kvin jaroj, la vagonaro de la ŝpura je unu metro trako funkcias kiel trafikilo en la urbo Kaiyuan kaj veturilo por turismado. Ĉar ĝi havas la guston de la pasintaj tempoj, kaj ĝia aspekto estas tre alloga precipe por junuloj, tial ne nur ĉi-urbanoj, sed ankaŭ pli kaj pli multaj alilokanoj volas provi la veturadon de vagonaro sur la et-ŝpura trako. Nun en la urbo la vagonaro de la et-ŝpura trako estas tre originala ĉu por veturado ĉu por turismado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin