Malfermiĝis la 7a tutlanda kongreso de la Ĉina Federacio de Handikapuloj

(GMT+08:00) 2018-09-14 19:31:49     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 14a de septembro, en Pekino, la 7a tutlanda kongreso de la Ĉina Federacio de Handikapuloj malfermiĝis. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Xi Jinping, kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis la kongreson.

La ĉina vicĉefministro Han Zheng, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Ŝtata Konsilantaro, faris salutparoladon. Li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj, kun disvolviĝo de la lando, la ĉina afero pri handikapuloj ankaŭ ricevis historian progreson kaj evidentajn atingojn, kaj ĉe la ĉinaj handikapuloj la sento pri akiro kaj feliĉo ĉiam pli altiĝas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin