Komerca milito alportas malbonon al ambaŭ flankoj

(GMT+08:00) 2018-09-14 20:08:19     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la starpunkto de Ĉinio, rilate la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, estas eksplicita kaj konsekvenca; Ĉinio ĉiam substrekas, ke komerca milito ne povos solvi problemon, sed alportos nur malbonon al ambaŭ flankoj, kiuj implikiĝas en ĝi.

Estas la raporto, ke la usona flanko lastatempe asertis, ke la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono kaŭzos al Usono malpli grandan perdon ol al Ĉinio, kaj samtempe Ĉinio sentas sin pli grandan premon ol Usono. Kontraŭ tio Geng Shuang faris respondon:

"En komerca milito ne ekzistos venkinto. En Ĉinio estas la proverbo: 'mortigi mil malamikojn, sed perdi siajn ok cent homojn'. Do diskuti, kiu perdos mil, kaj kiu perdos ok cent, estas tute sensignife."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin