Interparolo okazis al Xi Jinping kaj Maduro

(GMT+08:00) 2018-09-14 21:11:12     Redaktoro:Xiong

La 14an de septembro, en la Granda Halo de Popolo, okazis interparolo al la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la venezuela prezidento Maduro.

Tio estas la dekfoja vizito de Maduro al Ĉinio. Xi Jinping diris, ke Ĉinio, ĉiam el strategia alto kaj longperioda konsidero, disvolvas la dulandajn rilatojn; nun la mondo ne estas kvieta, kaj necertaj faktoroj multas, sed fronte al nova situacio kaj novaj defioj Ĉinio kaj Venezuelo devas pliigi al si amikecon kaj fidindecon, akceli kunlaboron kaj interprofitigon, antaŭenigi komunan evoluadon, konduki la ĉina-venezuelan ampleksan strategian partnerecon sur novan ŝtupon, kaj doni pli da feliĉo al la dulandaj popoloj.

Post la interparolo la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de memorando pri kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" kaj de dokumentoj pri duflanka kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin