Fokusoj de la Semajno (Sep. 14)

(GMT+08:00) 2018-09-14 08:54:21     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis nordorient-aziajn landojn kapti la historian oportunon kaj adaptiĝi al la tendenco de la epoko por plifortigi kunlaboron en la rusa Malproksim-Oriento kaj Nordorient-Azio por pli bona estonteco de la regiono.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la plena sesio de la kvara Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko en la Malproksima Oriento de Rusio. Li proponis, ke nordorient-aziaj landoj konstruu reciprokan fidon por protekti pacon kaj trankvilon de la regiono, profundigu kunlaboron por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn, lernu unu de alia por firmigi sian tradician amikecon, kaj prenu longtempan perspektivon por realigi integran kaj kunordigitan disvolviĝon. Li aldonis, ke harmonia, unuigita kaj stabila Nordorient-Azio kun reciproka fido konformas al la interesoj de ĉiuj landoj kaj la atendoj de la internacia komunumo kaj ankaŭ estas grava por protekti multflankecon kaj akceli pli senpartian kaj justan internacian ordon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono de Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en sia mesaĝo, ke en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, li esprimas vaman gratulon kaj sincerajn bondezirojn al kamarado prezidanto kaj al la Korea Laborista Partio, la registaro kaj la popolo de la KDPR okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la KDPR. Li elkore deziris, ke sub la gvidado de la Korea Laborista Partio kun kamarado prezidanto kiel la estro, la popolo de la KDPR akiru pli grandan sukceson en la konstruado kaj disvolvado de la lando. Li ankaŭ deziris prosperon al la KDPR kaj feliĉon kaj bonfarton al la popolo de la KDPR.

Ĉinio kaj Pakistano sabate promesis antaŭenpuŝi ĉiaveteran strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj al nova alto.

Dum renkontiĝo kun pakistana pri ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke rilatoj inter la du landoj estas bazitaj sur longtempa reciproka kompreno, reciproka subteno kaj reciproka fido, superpaŝante la partiajn diferencojn kaj registaran ŝanĝiĝon. Wang aldonis, ke Ĉinio firme subtenos la novan registaron de Pakistano, helpos Pakistanon en ĝiaj klopodoj por atingo de novaj evoluigaj celoj, firmigos strategian reciprokan fidon kaj strategian kunordigon kaj akcelos la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, por levi la nivelon de ĉiukampa kunlaboro, profundigi la amikecon inter la du popoloj, antaŭenpuŝi la ĉiaveteran strategian kunlaboran partnerecon al nova alto kaj forĝi pli striktan ĉina-pakistan komunumon kun komuna estonto.

Qureshi diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas la plej fidindaj partneroj kaj amikoj, kaj ilia amikeco ne estos influita de la registara ŝanĝiĝo. La nova pakistana registaro plene subtenas la unikan pakistana-ĉinan ĉiaveteran strategian kunlaboran partnerecon, kaj ĉiam konsideras sian rilaton kun Ĉinio kiel la bazŝtonon de la eksterlandaj politikoj de Pakistano. La pakistana flanko ĉiam subtenis kaj plene subtenos plu ĉinajn kernajn interesojn kaj demandojn de ĝiaj gravaj zorgoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin