Ĉinio ricevis inviton de Usono al komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2018-09-14 10:50:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio ricevis inviton de Usono al okazigo de komerca intertraktado.

La konfirmo estis farita de proparolanto de la Ministerio de Komerco Gao Feng en gazetara konferenco okazigita en Pekino. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas la sintenon, kaj la du landoj diskutas pri la detaloj.

Gao diris, ke lastatempe, la teamoj de la du flankoj por intertraktado subtenis kontakton en diversaj formoj kaj esprimis siajn proprajn zorgojn. Li emfazis, ke Ĉinio opinias, ke eskalado de la komerca konflikto agas kontraŭ la interesoj de ĉiuj.

Rilate al eblaj usonaj aldonaj tarifoj sur ĉiuj ĉinaj importaĵoj, Gao diris, ke la unuflanka altigo de tarifoj finfine malutilos al la interesoj de la popoloj de Ĉinio, Usono kaj la tuta mondo. Gao aldonis, ke Usono ignoris oponon de la granda nombro da industriaj reprezentantoj kaj konsumantoj, kaj daŭre publikigis novaĵojn, kiuj povas kaŭzi eskaladon de komercaj disputoj. Ĉi tiu praktiko de ĉantaĝo kaj premo ne efikas sur Ĉinio nek helpos solvi la problemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin