La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) vendrede okazigos preparan intertraktadon por la venonta interkorea pintkunveno.
Anonima oficialulo de la Blua Domo diris al raportistoj, ke la labor-nivela dialogo prepara por la pintkunveno inter sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un okazos vendrede en la landlima vilaĝo Panmunjom .
Moon kaj Kim konsentis okazigi sian trian pintkunvenon en Pjongjango, la ĉefurbo de KDPR, por tri tagoj ekde la 18a de septembro.