Ĉina delegito merkrede vokis ĉiujn partiojn subteni la Komunan Ampleksan Agadplanon, la iranan nuklean interkonsenton, kiu kiel multflanka interkonsento estis aprobita de la Sekureca Konsilio de la UN kaj pruvita kiel efika dokumento.
Wang Qun, nova konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la alvokon en kunveno de la direkcio de la Interncia Atom-Energia Agentejo. Wang diris, ke subteno al la irana nuklea interkonsento ĉiam estas la ĝenerala fluo de la internacia komunumo, kaj la julia ministra konferenco pri la irana nuklea demando eligis la unuaniman signalon efektivigi plu la iranan nuklean interkonsenton kaj oponi unuflankajn sankciojn. Wang aldonis, ke Ĉinio plu subtenos kaj protektos la iranan nuklean interkonsenton kaj firme plenumos siajn promesojn, kaj ĝi esperas, ke iuj rilataj landoj pozitive respondos al la vokoj de la internacia komunumo kaj rezignos ne-konstruemajn rimedojn de ekstrema premado kaj unuflanka sankcio por eviti pluan streĉiĝon de la situacio.