Oficialuloj de Ĉinio kaj Usono alvokas pli ambiciajn agadojn pri redukto de ellasaĵoj

(GMT+08:00) 2018-09-14 13:47:53     Redaktoro:Yu

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo, ĵaŭde reasertis la promeson de la ĉina centra registaro subteni la lokajn registarojn disvolvi la verdan ekonomion kaj redukti karbonajn ellasaĵojn.

En sia parolado en la Tutmonda Pintkunveno de Klimata Agado 2018, kiu malfermiĝis ĵaŭde en San-Francisko, Xie diris, ke Ĉinio aprezas la klopodojn de Kalifornio kaj ĝia ŝtatestro Jerry Brown en antaŭenigo de la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio por komuna traktado de la klimatŝanĝiĝo.

Xie alte taksis la kontribuojn de lokaj registaroj, entreprenoj, esploraj institucioj kaj publikaj organizoj por la lukto kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Li avokis subteni la iniciaton de Tutmonda Agado pri Klimatŝanĝiĝo, kiun proponis ĉinaj neprofitcelaj organizoj.

Eric Garcetti, urbestro de Los-Angleso, unu el la plej grandaj metropolaj regionoj de la mondo, eĥis la rimarkojn de Xie en grupa diskuto pri kunlaboro inter usonaj kaj ĉinaj lokaj registaroj kaj urboj en antaŭenigo de malaltkarbona ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin