Novaĵoj (Septembro 14)

(GMT+08:00) 2018-09-14 15:44:14     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina-rusaj rilatoj estas sub la gvidado de ŝtatestroj; altigo de tarifoj ne povas solvi demandon de komerca deficito de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis dum ĉeesto al la kvara Orienta Ekonomia Forumo. Tio estis ilia kvara renkontiĝo en kvar monatoj. La ofta interreago inter ŝtatestroj fariĝis evidenta trajto en disvolvado de la duflankaj rilatoj. En la pasintaj pli ol kvin jaroj la du ŝtatestroj renkontiĝis pli-ol-20-foje, kio plene reflektas altan nivelon kaj specialecon de ĉina-rusaj rilatoj kaj reliefigas prioritaton de la duflankaj rilatoj en iliaj respektivaj diplomatiaj tagordoj.

La strategia gvidado de la du ŝtatestroj jam fariĝis granda movforto por pliprofundigo de la duflankaj rilatoj. Ili ofte renkontiĝis kaj faris dispoziciojn pri plua disvolvado de ĉina-rusa strategia partnereco de kunordigo, ludante la rolon de strategia planado de tuteca aranĝo por la duflankaj rilatoj. Krome, ili persone antaŭenpuŝis gravajn projektojn aŭ partoprenis en gravajn aranĝojn en la duflanka komunikado, kio rekte akcelas la duflankan kunlaboron. La persona amikeco inter ĉina kaj rusa ŝtatestroj ludis ekzemplan rolon en komunikado inter la du landoj en diversaj kampoj kaj sur malsamaj niveloj.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian.

Wang diris, ke la venonta jaro markas la 55an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj ankaŭ la 100an datrevenon de la movado de ĉinaj studentoj, kiuj duone laboris kaj duone studis en Francio. Tio havas specialan signifon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li diris, ke Ĉinio volas fortigi komunikadon kaj interŝanĝon pri konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo, diskuti pri nova kunlabora maniero, inkluzive de ekspluatado de triaflanka merkato. La du flankoj devas fari kontribuon por garantii multflankismon, plibonigi tutmondan regadon kaj akceli mondajn pacon kaj disvolviĝon.

Le Drian diris, ke Francio volas labori kun Ĉinio por antaŭenigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj esplori manieron de kunlaboro kadre de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde, ke la usonaj unuflankaj rimedoj de aldonaj tarifoj ne povas solvi ĝian demandon de komerca deficito.

Gao diris en gazetara konferenco, ke grandigo aŭ malgrandigo de la komerca malfavora saldo estas decidita de la merkato.

Donitaĵoj de la ĉina dogano montris, ke la favora saldo de Ĉinio en la komerco kun Usono grandiĝis je 7,7% ĝis 1 240 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 181 miliardoj da usonaj dolaroj) en la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, kun la kresko de eksportado de Ĉinio al Usono je 6,5%.

Proparolanto de la Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio ricevis inviton de Usono al komerca intertraktado.

La konfirmo estis farita de proparolanto de la Ministerio de Komerco Gao Feng en gazetara konferenco okazigita en Pekino. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas la sintenon, kaj la du landoj diskutas pri la detaloj.

Gao diris, ke lastatempe, la teamoj de la du flankoj por intertraktado subtenis kontakton en diversaj formoj kaj esprimis siajn proprajn zorgojn. Li emfazis, ke Ĉinio opinias, ke eskalado de la komerca konflikto agas kontraŭ la interesoj de ĉiuj.

Rilate al eblaj usonaj aldonaj tarifoj sur ĉiuj ĉinaj importaĵoj, Gao diris, ke la unuflanka altigo de tarifoj finfine malutilos al la interesoj de la popoloj de Ĉinio, Usono kaj la tuta mondo. Gao aldonis, ke Usono ignoris oponon de granda nombro da industriaj reprezentantoj kaj konsumantoj, kaj daŭre publikigis novaĵojn, kiuj povas kaŭzi eskaladon de komercaj disputoj. Ĉi tiu praktiko de ĉantaĝo kaj premo ne efikas sur Ĉinio nek helpos solvi la problemon.

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo, ĵaŭde reasertis la promeson de la ĉina centra registaro subteni la lokajn registarojn disvolvi la verdan ekonomion kaj redukti karbonajn ellasaĵojn.

En sia parolado en la Tutmonda Pintkunveno de Klimata Agado 2018, kiu malfermiĝis ĵaŭde en San-Francisko, Xie diris, ke Ĉinio aprezas la klopodojn de Kalifornio kaj ĝia ŝtatestro Jerry Brown en antaŭenigo de la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio por komuna traktado de la klimatŝanĝiĝo.

Xie alte taksis la kontribuojn de lokaj registaroj, entreprenoj, esploraj institucioj kaj publikaj organizoj por la lukto kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Li alvokis subteni la iniciaton de Tutmonda Agado pri Klimatŝanĝiĝo, kiun proponis ĉinaj neprofitcelaj organizoj.

Eric Garcetti, urbestro de Los-Angleso, unu el la plej grandaj metropolaj regionoj de la mondo, eĥis la rimarkojn de Xie en grupa diskuto pri kunlaboro inter usonaj kaj ĉinaj lokaj registaroj kaj urboj en antaŭenigo de malaltkarbona ekonomio.

Ĉina delegito merkrede vokis ĉiujn partiojn subteni la Komunan Ampleksan Agadplanon, la iranan nuklean interkonsenton, kiu kiel multflanka interkonsento estis aprobita de la Sekureca Konsilio de UN kaj pruvita kiel efika dokumento.

Wang Qun, nova konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la alvokon en kunveno de la direkcio de la Interncia Atom-Energia Agentejo. Wang diris, ke subteno al la irana nuklea interkonsento ĉiam estas la ĝenerala fluo de la internacia komunumo, kaj la julia ministra konferenco pri la irana nuklea demando eligis la unuaniman signalon efektivigi plu la iranan nuklean interkonsenton kaj oponi unuflankajn sankciojn. Wang aldonis, ke Ĉinio plu subtenos kaj protektos la iranan nuklean interkonsenton kaj firme plenumos siajn promesojn, kaj ĝi esperas, ke iuj rilataj landoj pozitive respondos al la vokoj de la internacia komunumo kaj rezignos ne-konstruemajn rimedojn de ekstrema premado kaj unuflanka sankcio por eviti pluan streĉiĝon de la situacio.

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) vendrede okazigos preparan intertraktadon por la venonta interkorea pintkunveno.

Anonima oficialulo de la Blua Domo diris al raportistoj, ke la labor-nivela dialogo prepara por la pintkunveno inter sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un okazos vendrede en la landlima vilaĝo Panmunjom .

Moon kaj Kim konsentis okazigi sian trian pintkunvenon en Pjongjango, la ĉefurbo de la KDPR, por tri tagoj ekde la 18a de septembro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin