Novaĵoj (Septembro 17)

(GMT+08:00) 2018-09-17 17:11:33     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto; Ĉina Federacio de Invalidoj elektis novan estraron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto 2018 malfermiĝis lunde en Ŝanhajo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis leteron al la konferenco, esprimante bonvenon al reprezentantoj de diversaj landoj, estroj kaj specialistoj de internaciaj institucioj, entreprenistoj kaj personoj el diversaj rondoj.

La ĉina prezidanto diris en sia letero, ke la nova generacio de artefarita intelekto, vaste uzata en la tuta mondo, aldonas novan kinetan energion al la ekonomia kaj socia disvolvado kaj profunde ŝanĝas la manieron de produktado kaj vivo de homoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por kune akceli disvolvadon, protekti sekurecon kaj dividi rezultojn en la kampo de artefarita intelekto.

Invalida verkistino Zhang Haidi estis reelektita kiel prezidanto de la Ĉina Federacio de Invalidoj dimanĉe en la sepa nacia kongreso de la organizo.

Zhang estis unuafoje elektita kiel prezidanto de la organizo en 2008 en la kvina nacia kongreso de la organizo. Deng Pufang estis reelektita kiel honora prezidanto de la federacio en la kongreso, kiu okazis de vendrede ĝis dimanĉe matene.

Ŝtatkonsilanto Wang Yong ĉeestis la ferman ceremonion kaj vokis la landon disvolvi programojn por invalidoj. Wang diris, ke malriĉaj invalidoj en kamparaj regionoj devas estis liberigitaj el malriĉeco laŭ la plano. Li akcentis, ke edukado kaj dungado de invalidoj devas esti fortigitaj, kaj ankaŭ publikaj servoj, inkluzive de prevento de invalideco, rehabilito kaj konstruado de senbaraj instalaĵoj, devas esti plibonigitaj. Li ankaŭ emfazis profundigon de internaciaj komunikado kaj kunlaboro pri invalideco.

Ĉina Disvolva Forumo 2018 inaŭguriĝis dimanĉe en Pekino. Dum la dutaga forumo ĉinaj kaj fremdlandaj ĉeestantoj diskutas pri la venonta disvolvado de Ĉinio kaj tendenco de la monda ekonomio ĉirkaŭ la temo "Ĉinio: Nova Deirpunkto de Reformo kaj Nova Alto de Pordmalfermo". Multaj ĉeestantoj diris, ke sub la nuna situacio kun defio al la tutmonda multflanka komerca sistemo, Ĉinio devas turni la eksteran premon en movforton por la reformo kaj pordmalfermo por ellasi pli da vigleco de merkat-ekonomio.

Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la komenco de reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio. La reformo kaj pordmalfermo alportis grandajn oportunojn al la mondo. Ĉinio jam fariĝis la ĉefa motoro de la monda ekonomio kaj donis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomia kresko en pluraj sinsekvaj jaroj. Kiel la plej granda eksportanto-lando, Ĉinio provizis la mondan merkaton per granda kvanto da malkaraj, sed bonkvalitaj varoj, kaj estante la dua plej granda importanto-lando, ĝi malfermis al tutmondaj produktoj la pordon al la konsuma merkato kun 1 300 milionoj da homoj.

La 11a kunveno de la Ĉina-Vjetnama Konduka Komitato por Duflanka Kunlaboro okazis dimanĉe en la vjetnama urbo Ho-Ĉi-Min, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenigi duflankan praktikan kunlaboron en diversaj kampoj por pli da fruktodonaj rezultoj.

La kunveno estis kunprezidita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh.

Wang diris, ke dum la pasinta jaro, ĉina-vjetnamaj rilatoj senĉese disvolviĝis, kun glata funkciado de dialoga mekanismo, fruktodonaj rezultoj en praktika kunlaboro kaj progreso en kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la landlimaj provincoj. Li sugestis, ke ambaŭ flankoj sekvu la strategian gvidadon por altnivelaj interŝanĝoj, senĉese konstruu konsenton, profundigu reciprokan fidon kaj bone kaptu la ĝustan direkton de duflankaj rilatoj. Li ankaŭ vokis ambaŭ flankojn sekvi la reciprokprofitan kaj kungajnan aranĝon de kunlaboro, akceli kunlaboron en infrastrukturo kaj industria produktkapablo, kaj antaŭenigi la konstruadon de translandlimaj ekonomiaj kunlaboraj zonoj en frua dato kaj esplori novajn ideojn kaj vojojn por kunlaboro kaj klopodi por la daŭripova kresko de reciprokprofita kunlaboro.

Vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh diris, ke de post la lastjara kunveno inter la plej altaj gvidantoj de la du landoj, vjetnama-ĉinaj rilatoj subtenis pozitivan tendencon kaj altnivelaj interŝanĝoj inter la du partioj kaj la du landoj ofte okazis, kontribuante al la tradicia amikeco, traktado kaj regado de malkonsentoj, kaj la sana kaj konstanta disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Pham aldonis, ke nun la kvanto de duflanka komerco atingis historian alton, kunlaboro en ĉiuj kampoj faris esencan progreson, neregistaraj interŝanĝoj kaj regiona kunlaboro vastiĝis, kaj teritoriaj demandoj ĝenerale estis efike traktitaj kaj regitaj.

Ĉinio dimanĉe esprimis kondolencojn al Filipinoj pro viktimoj kaj posedaĵa perdo de la tajfuno Mangkhut.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke la ĉina flanko donis grandan atenton al la moviĝo de la supera tajfuno Mangkhut, kiu frapis la nordan parton de Filipinoj antaŭ ol trafi Honkongon kaj Guangdong-provincon de Ĉinio kun ventego kaj pluvego dimanĉe.

Geng diris, ke konsidere, ke la filipina registaro nun okupiĝas pri batalo kontraŭ la katastrofo, kaj laŭ la sugesto de la filipina flanko, Ĉinio konsentis prokrasti viziton de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi al Filipinoj, kiu devus okazi de la 16a ĝis la 17a de septembro laŭ la origina plano. Geng diris, ke la du flankoj diskutos novan daton por la vizito per diplomatiaj kanaloj.

Speciala kunordiganto de la UN por la mez-orienta pacprocezo Nickolay Mladenov dimanĉe avertis Israelon, ke ĝi ne malkonstruu la beduenan komunumon Al-Khan Al-Ahmar oriente de Jerusalemo.

La sendito de la UN diris, ke li estas maltrankvila pri la intenco de israelaj aŭtoritatoj malkonstrui la beduenan vilaĝon Al-Khan Al-Ahmar, komunumon de 181 homoj, pli ol duono de kiuj estas infanoj. Li urĝis Israelon haltigi siajn planojn kaj ĉesigi translokadon de palestinaj komunumoj en okupata Cisjordanio. Li diris en gazetara deklaro, ke tiaj agoj estas kontraŭaj al internacia leĝo kaj subfosos la ŝancon fondi efektivigeblan palestinan ŝtaton.

La regiono Al-Khan Al-Ahmar, situanta oriente de Jerusalemo, estis sub la strikta blokado de israelaj trupoj, kiuj regis la aliron de subtenantoj al la komunumo.

Unu-semajna avizo estis permesita de israela supera kortumo antaŭ ol la ordono de malkonstruo, post kiam ĝi malakceptis apelacion de la loĝantoj de la beduena komunumo Al-Khan Al-Ahmar kaj faris decidon favoran al la komunuma malkonstruo post forpelo de ĝiaj loĝantoj en la 5a de septembro .

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin