Proparolanto de komerca ministerio faris paroladon rilate al decido de Usono pri tarifoj

(GMT+08:00) 2018-09-18 16:11:38     Redaktoro:Yu
La ĉina Ministerio pri Komerco marde faris paroladon koncernan al la decido de Usono pri efektivigo de aldonaj tarifoj kontraŭ ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Malgraŭ la internacia kaj enlanda tendenco de opono, Usono anoncis efektivigi 10-procentajn aldonajn tarifojn kontraŭ ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 24a de septembro kaj preni aliajn pli severajn rimedojn.

Proparolano de la ĉina Ministerio pri Komerco diris, "Ni tre bedaŭras la decidon. Ĉinio devigite prenos sinkronajn kontraŭrimedojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj ankaŭ la tutmondan liberkomercan ordon. La usonaj aldonaj tarifoj alportis novajn necertecojn al duflanka konsiliĝo. Ni esperas, ke la usona flanko rekonos la potencialajn malutilajn sekvojn de tia ago kaj senprokraste ĝustigos la situacion per konvinkaj rimedoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin