Eskaladado de komerca milito ne helpas solvado de demandoj

(GMT+08:00) 2018-09-18 18:52:46     Redaktoro:Yu

Malgraŭ la internacia kaj enlanda tendenco de opono, Usono lunde anoncis efektivigi 10-procentajn aldonajn tarifojn kontraŭ ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 24a de septembro kaj preni aliajn pli severajn rimedojn. La ĉina Ministerio pri Komerco marde faris paroladon koncernan al la decido de Usono pri efektivigo de aldonaj tarifoj kontraŭ ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Proparolano de la ĉina Ministerio pri Komerco diris, "Ni tre bedaŭras la decidon. Ĉinio devigite prenos sinkronajn kontraŭrimedojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj ankaŭ la tutmondan liberkomercan ordon."

La ĉina flanko rimarkigis, ke la usona flanko obstine trudis aldonajn tarifojn al ĉinaj produktoj, kio alportos novajn necertecojn al la komerca konsiliĝo inter la du landoj. Ĉinio esperas, ke la usona flanko rekonos malutilajn sekvojn de tia ago kaj senprokraste ĝustigos la situacion per konvinkaj rimedoj.

Kiel ajn kaprica estas Usono, Ĉinio estas sufiĉe memfida kaj firma por bone fari siajn aferojn, defendi kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo kaj protekti liberan komercon kaj multflankan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin