Gvidantoj de KDPR kaj Sud-Koreio komencis intertraktadon

(GMT+08:00) 2018-09-18 19:42:25     Redaktoro:Yu

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), komencis intertraktadon kun vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in marde posttagmeze en la sidejo de la Korea Laborista Partio en Pjongjango, en la tria pintkunveno de la du flankoj ĉi-jare.

Ankoraŭ estas neniu raporto pri la rezultoj de la intertraktado, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 3a horo kaj 30 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo. La du gvidantoj diskutas eble tri ĉefajn temojn: plibonigon de interkoreaj rilatoj, la eblajn vojojn al revigligo de la stagnanta sennukleiga intertraktado inter la KDPR kaj Usono, kaj la forigon de milita streĉo kaj riskoj de milito sur la duoninsulo.

Moon atingis Pjongjangon por sia tria pintkunveno kun Kim ĉi-jare. La antaŭaj du interkoreaj pintkunvenoj okazis en la militpaŭza vilaĝo Panmunjom en aprilo kaj majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin