Xi renkontiĝis kun serba prezidento Vucic

(GMT+08:00) 2018-09-18 20:10:55     Redaktoro:Yu

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta serba prezidento Aleksandar Vucic, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Someran Davis-Forumon.

Xi diris, ke amikeco inter Ĉinio kaj Serbio havas firman bazon, kaj la du landoj fidis unu la alian politike kaj ricevis riĉan rikolton en duflanka pragmata kunlaboro. Li diris, ke li tre ĝojas, ke gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj estas efektivigataj, aldonante grandan movforton al disvolvado de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Serbio por firme subteni plu unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj kune protekti multflankecon kaj internacian juston.

Vucic diris, ke la serba popolo havas profundajn sentojn kun la ĉina popolo, kaj ke Serbio dankas Ĉinion por ĝia helpo kaj volas esti fidela amiko de Ĉinio. Li aldonis, ke la serba flanko aktive partoprenos en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj volas vastigi kunlaboron kun Ĉinio sub la kadro de kooperado inter la landoj en la centra kaj orienta Eŭropo kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin