Moon Jae-in atingis Pjongjangon por renkontiĝo kun Kim Jong Un

(GMT+08:00) 2018-09-18 12:50:05     Redaktoro:祃璟琳

Je la 10a horo marde matene laŭ la loka tempo, sudkorea prezidento Moon Jae-in atingis Pjongjangon por la 3-taga vizito al la Korea Demokratia Popola Respubliko. La plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un persone bonvenigis lin en la flughaveno kaj okazigis solenan ovacion.

Krom lia edzino, ankaŭ altnivelaj reprezentantoj de kvar plej potencaj entreprenoj de Sud-Koreio, Samsung, Grupo LG, HYUNDAI AUTO kaj Grupo SK kaj aliaj pli ol 100 sekvantoj akompanis Moon dum la vizito.

Laŭ la plano, Moon interparolos kun Kim Jong Un posttagmeze kaj spektos artan prezentadon kun li vespere.

Moon estas la tria sudkorea prezidento, kiu vizitas la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin