Revfabriko en Qianhai helpas junulojn el Guangdong, Hongkongo kaj Makao fondi entreprenojn

(GMT+08:00) 2018-09-19 13:13:18     Redaktoro:Shanshan

Shenzhen-Hongkonga Revfabriko en Qianhai por Junuloj estis fondita de administra buroo de Qianhai, Junulara Asocio de Hongkongo kaj Shenzhen-Junulara Federacio, kiu celas liveri serion da servoj por junuloj, kiuj fondas entreprenojn, kaj helpi al ili realigi revon. Troviĝas 304 entreprenoj en la Revfabriko, inter kiuj 158 venas el Hongkongo, Makao kaj aliaj lokoj. Por solvi iliajn demandojn, la Revfabriko alprenis multajn rimedojn.

Liu Tao, direktoro de komerca departemento de la Revfabriko, konigis, "La regiono Qianhai havas specialan pozicion. Ĝi situas en speciala administra regiono, golfa regiono, kaj liberkomerca regiono. Do entreprenoj en Qianhai, kiuj kontentigis koncernajn kondiĉojn, povas ĝui redukton de imposto je 15%. Krome la entreprenoj, kiuj aliĝis al la Revfabriko, povas ricevi pli multajn efektivajn avantaĝojn. Unue, entreprenoj ne bezonas pagi lupagon en la komencaj 3 monatoj. Poste ili pagas nur trionon de la sumo kompare kun la ĉirkaŭaj lokoj. Due, Revfabriko estas helpanto de entreprenoj, kiu konigas politikojn al entreprenoj, kontakti profesian teamon, fari monkolekton kaj organizi diversajn aktivadojn. Trie, por zorgi pri vivo de junaj entreprenistoj kaj laborantoj, la administra buroo de Qianhai alprenis multajn rimedojn. Ĝi liveris apartamentojn YOU+ al ili je tre malalta prezo, malfermis hongkongan restoracion. "

Laŭ konigo, junaj teamoj de entreprenado povas aliĝo al la revfabriko per la rekomendo de Hongkonga Junulara Asocio kaj Hongonga Ligo de Junaj Entreprenistoj. Krome, ili povas partopreni en konkurso de kreado de Hongkongaj junuloj, kaj tiuj, kiuj okupas la antaŭajn tri lokojn, rajtas aliĝi al la revfabriko.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin