Kim kaj Moon konsentis sennukleigi duoninsulon en pjongjanga pintkunveno

(GMT+08:00) 2018-09-19 13:31:48     Redaktoro:Yu

Gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio merkrede konsentis fini militan streĉecon kaj provi komplete sennukleigi la Korean Duoninsulon.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in faris la promeson en komuna gazetara konferenco en Pjongjango.

En la gazetara konferenco, Kim diris, ke la Deklaracio de Panmunjom servos kiel fundamento por la nova epoko de paco sur la Korea Duoninsulo kaj li deziras fari la duoninsulon sennuklea.

La Deklaracio de Panmunjom estis subskribita dum la unua renkontiĝo de Kim kun Moon en aprilo en la militpaŭza vilaĝo Panmunjom ĉe la interkorea landlimo.

Kim promesis akceli la interkorean pacintertraktadon, plu disvolvi interkoreajn rilatojn kaj viziti Seulon, la ĉefurbon de Sud-Koreio, en proksima estonteco.

Moon diris, ke li kaj Kim konsentis pri vojoj al sennukleigo de la Korea Duoninsulo por la unua fojo. Krome, ili konsentis fini militan streĉecon kaj transformi la interkorean landlimon en pacan zonon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin