Ĉinio efektivigos aldonajn tarifojn kontraŭ usonaj varoj kun valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-09-19 13:34:57     Redaktoro:Yu

Ĉinio anoncis marde, ke ĝi efektivigos aldonajn tarifojn kontraŭ usonaj produktoj kun la valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 24a de septembro en respondo al la nove anoncitaj usonaj tarifoj sur ĉinaj varoj.

La Komisiono de la Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio publikigis listojn de 3 571 detaloj de usonaj produktoj submetitaj al 10-procentaj aldonaj tarifoj kaj listojn de aliaj 1 636 detaloj submetitaj al 5-procentaj aldonaj tarifoj.

La komisiono diris, ke novaj tarifoj estos efektivigataj ekde la 12a horo kaj 1 minuto posttagmeze laŭ pekina tempo en la 24a de septembro.

La komisiono diris en deklaro, ke la obstina decido de la usona registaro eskalados komercan konflikton inter la du landoj. Ĉinio devigite prenis kontraŭrimedojn por defendi liberan komercon kaj multflankan sistemon kaj siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Ĝi aldonis, ke se la usona flanko daŭrigos tian konduton, Ĉinio konvene reagos.

Ĉinio havas neniun alian elekton ol reagi al la unuflanka kaj komerca protektismo de Usono per tarifoj por bremsi eskaladon de komerca konflikto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin